PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Perverba priskribo de subjekto

La verbo esti estas la ĉefa verbo, kiu ligas priskribon al subjekto.

A-vorto aŭ A-vorteca vorteto «

Perverba priskribo de subjekto estas plej ofte A-vorto aŭ A-vorteca vorteto:

  • La patro estas sana.[FE.5] Sana estas priskribo de la patro.

  • La ĉielo estas blua.[FE.6] Blua estas priskribo de la ĉielo.

  • La dentoj de leono estas akraj.[FE.7] Akraj estas priskribo de la dentoj.

  • Ĉiuj boteloj estis malplenaj. Malplenaj estas priskribo de ĉiuj boteloj.

  • Vi tute ne estas ĝentila.[FE.19] Ĝentila estas priskribo de vi.

  • Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.[FE.16] Neĝentilaj estas priskribo de vi.

  • Jam tia estas la kutimo.[M.59] Tia estas priskribo de la kutimo.

  • Kia estas via peto?[Es.5] Kia estas (demanda) priskribo de via peto.

Tiaj A-vortaj priskriboj povas havi J-finaĵon, sed ili neniam havu rolvortetonN-finaĵon.

O-vorta frazparto sen rolmontrilo «

Perverba priskribo povas ankaŭ esti O-vorto aŭ O-vorta frazparto sen rolmontrilo. Tia perverba priskribo montras specon aŭ identecon:

  • Leono estas besto.[FE.5] Besto estas (speca) priskribo de leono.

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.[FE.5]

  • La patro estas tajloro.[FE.5]

  • Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.[FE.41]

  • Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino.[FE.16]

  • Ni estas homoj.[FE.16]

  • Infano ne estas matura homo.[FE.6]

  • Januaro estas la unua monato de la jaro.[FE.12]

  • Ok estas kvar kvinonoj de dek.[FE.14]

  • Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.[FE.14]

Ankaŭ tabelvortoj je O povas aperi kiel tia priskribo:

  • La tuta afero estis nenio krom sensencaĵo![FA1.91]

  • Mi scias, kio mi estas.[FA2.84]

O-vorta frazparto kun rolvorteto «

Perverba priskribo povas ankaŭ esti O-vorto (aŭ O-vorta frazparto) kun rolvorteto antaŭ si. Tia priskribo montras econ. Oni povas ofte transformi tian priskribon en A-vorton:

  • Li estas hodiaŭ en kolera humoro.[FE.31] = Li estas hodiaŭ kolerhumora.

  • Li estas de meza kresko.[FE.33] = ...mezkreska.

  • Ili estas de la sama speco. = ...samspecaj.

  • malgranda muŝo ne estas sen buŝo.[PE.408] = ...senbuŝa.

  • Tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj.[FA1.49] = ...sekvinberaj.

  • Tio ĉi estas laŭ lia gusto.[PE.2434] = ...konforma al lia gusto.

  • Laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo.[OV.25] = ...sensignifa.

E-vorto «

Oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon anstataŭ A-vorto, se la priskribata subjekto estas I-verbosubfrazo:

  • Resti kun leono estas danĝere.[FE.7]

  • Morti pro la patrujo estas agrable.[FE.20]

  • Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojaĝon eksterlanden![FA4.27]

  • Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere.[BV.75]

Oni uzas E-vorton anstataŭ A-vorto ankaŭ kiam ne ekzistas subjekto. Tiam la perverba priskribo priskribas la tutan situacion:

  • Estis al mi tiel terure, kiam vi ĵetis min de la ponto en la malvarman akvon![FA1.15] Estis terure estas ĝenerala priskribo de la situacio. Subjekto mankas.

  • Estas troe, ho Levidoj![Nm.16]

  • Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon: [...][FK.284]

  • Ĉu hodiaŭ estas varmemalvarme?[FE.25]

Foje E-vorto priskribas subkomprenatan I-verbon:

  • Li veturas pli rapide ol permesite. La E-vorto permesite priskribas la verbon veturi: ...pli rapide ol estas permesite veturi.

Se la subkomprenata subjekto estas O-vorto aŭ O-vorteca vorto, oni kompreneble uzu A-vorton: La mastro traktis min tre bone, kaj estis tre afabla. = ...kaj li estis tre afabla. Estu kuraĝa! = Vi estu kuraĝa!

Frazo aŭ I-verbo «

Perverba priskribo povas ankaŭ esti tuta frazo aŭ I-verbo:

  • La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone.[FA3.91] La ke-frazo estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.[FE.19]

  • Mia tasko estas gardi tiun ĉi pordon.

Aliaj priskribaj verboj «

Verbon, kiu peras priskribon, oni povas nomi priskriba verbo. Esti estas la ĉefa priskriba verbo. Kiam ĝi peras priskribon, ĝi ne vere esprimas ian signifon, sed nur ligas la priskribon al la subjekto. Aliaj priskribaj verboj enhavas pli da propra signifo:

  • fariĝi (= "komenci esti"): La domo fariĝis alta. Mia frato fariĝos doktoro.

  • iĝi (= "komenci esti"): La mistero iĝas pli kaj pli stranga.

  • resti (= "plu esti"): Ili restis Germanoj.

  • ŝajni (= "esti laŭŝajne"): Li ŝajnis gasto en la hotelo.

  • montriĝi: Mi scias, ke mi montriĝos prava.[Ij.13]

  • nomiĝi: La hundo nomiĝas Fido.

  • elektiĝi: Li elektiĝis kasisto.

  • aperi: Li aperis mensoganto.

  • Aspekti (= "esti laŭ la aspekto"): Ŝi aspektis kolera.[FA1.126]

Kun aspekti oni tamen tre ofte uzas E-vortan manieran komplementon anstataŭ perverba priskribo: La diablo aspektas malbele.[FA1.10] En la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele.[FA3.46] Perverba priskribo (kun A-vorto) kaj maniera komplemento (kun E-vorto), estas egale ĝustaj ĉe aspekti.

Pasivaj verboj povas peri priskribon «

Ekzistas ankaŭ frazoj kun perverba priskribo de objekto. Se oni pasivigas tian frazon, la objekto fariĝas subjekto, kaj la perverba priskribo priskribas la novan subjekton. La priskribon peras tiam pasiva verboformo:

  • Oni elektis ŝin prezidanto. Ŝi estis elektita prezidanto.

  • Ankaŭ ŝin oni nomas Amalio. Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio.[Rt.106]

  • Oni esploris la aferon kaj trovis ĝin vera. La afero estis esplorita kaj trovita vera.[Es.3]

Tiaj frazoj povas fariĝi konfuzaj, ĉar pasiva verbo enhavas participon (elektita, nomata, trovita), kiu jam estas perverba priskribo de la subjekto. En ŝi estis elektita prezidanto, kaj elektita, kaj prezidanto, estas perverbaj priskriboj de ŝi. Krome oni povus kompreni elektita prezidanto kiel unu frazparton, kio donus alian signifon: Ŝi estis prezidanto, kiun oni antaŭe elektis. Ofte oni povas alternative uzi kiel-esprimon, kio povas esti pli klara: Ŝi estis elektita kiel prezidanto.

Agaj verboj «

Perverbaj priskriboj povas iafoje aperi kun agaj verboj, kiuj ne estas priskribaj. Tiaj frazoj estas laŭsence kunmeto de du frazoj. Unu el tiuj frazoj enhavas la verbon esti:

  • Li dancas nuda sur la strando. = Li dancas sur la strando. + Li estas nuda, kiam li dancas.

  • Malvarma kaj pala kuŝis la imperiestro en sia granda belega lito.[FA2.30] = La imperiestro estis malvarma kaj pala. + La imperiestro kuŝis...

  • Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva.[FA1.7] = ...ĝi falos kaj ĝi estos senviva.

  • Mia patro mortis malriĉa. = Mia patro estis malriĉa, kiam li mortis.

  • Mi naskiĝis mizerulo. = Mi estis mizerulo, kiam mi naskiĝis.

  • Ŝi naskiĝis Kristano, sed mortis Islamano. = Ŝi estis Kristano, kiam ŝi naskiĝis, sed estis Islamano, kiam ŝi mortis.

  • Nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj![FA1.18] = La floroj estas sekiĝintaj, kiam ili pendas.

  • Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj.[BV.31] = Ili sidis, kaj ili ne estis solaj...

Foje oni povus same bone uzi E-formon anstataŭ A-formo en tiaj frazoj, sed ofte estas signifodiferenco, ĉar A-formo montras priskribon de la subjekto, dum E-formo priskribas la agon:

  • Li venis unua en la ĉambron. = Li venis en la ĉambron, kaj li estis la unua, kiu faris tion.

  • Li venis unue en la ĉambron. = La unua afero, kiun li faris, estis veni en la ĉambron (poste li faris ion alian).

Zamenhof uzis tuta kiel perverban priskribon kun speciala signifo: De teruro mi tuta tremas![H.45] Ĝi estas tuta el ligno.[FA3.81] Tuta montras, ke la tuta subjekto estas koncernata de la ago. Tia uzo de tuta estas nuntempe malofta.