PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Rolvortaĵoj

Ofte E-vorto kunlaboras kun rolvorteto aŭ N-finaĵo. La tuto estas kiel unu rolmontrilo. Ofte povas eĉ ŝajni, kvazaŭ la E-vorto mem estus rolmontrilo. Oni povas nomi tiajn esprimojn rolvortaĵoj. Ĉi tie aperos nur kelkaj ekzemploj, ĉar la rolvortaĵoj estas tre multaj, kaj oni povas libere formi novajn. La signifo de rolvortaĵo ĉiam estas komprenebla el ĝiaj partoj.

Rolvortaĵoj kun de «

Ekzistas tre multaj esprimoj, kiuj konsistas el E-vorto + de:

  • Dekstre de estas kvazaŭ loka rolvorteto, = "ĉe la dekstra flanko de": Ŝi staris dekstre de la pordo. Similaj estas: maldekstre de, sube de, supre de, ene de, interne de, ekstere de, norde de, sude de, okcidente de, oriente de, meze de, komence de, fine de k.t.p.

  • Kaŭze de estas alternativo al pro = "el la kaŭzo de": Ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo.[M.2] Simila estas sekve de.

  • Escepte de estas alternativo al escepta krom = "kun la escepto de": Mi ŝatas ĉiujn el ili escepte de Karlo. Eblus ankaŭ escepte + N-finaĵo, vidu ĉi-poste.

  • Inkluzive de = "kun la enkalkulado de": Ili pagis ĉion inkluzive de loĝado kaj manĝado. La malo estas ekskluzive de.

Aliaj ekzemploj estas (mal)supre de, ambaŭflanke de, okaze de, fare de k.t.p.

Rolvortaĵoj kun al «

Multaj rolvortaĵoj konsistas el E-vorto + al:

  • Fronte al estas alternativo al unu signifo de kontraŭ = "kun la fronto (antaŭa flanko) direktita al": La domo staras fronte al la stacidomo. Simila estas vidalvide al.

  • Konforme al estas alternativo al laŭ = "en maniero, kiu konformas al": Ĉio fariĝas nur konforme al la saĝa aranĝo de Dio![FA3.144]

  • Responde al = "kiel respondo al": Responde al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

  • Rilate al estas alternativo al simpla al, kiam temas pri agmaniero, kiu direktiĝas al io: Ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi.[FA1.23] Pli ofte oni uzas rilate + N-finaĵon (vidu ĉi-poste).

  • Spite al estas simila al malgraŭ, sed montras intencan kontraŭstaron = "kiel spitado al": Tion ĉi mi devas, spite al la diablo![Rt.40] En la komenco spite estis fakte vera rolvorteto (kun E-finaĵo!): Spite miaj malamikoj liberigu min.[PsZ.69] (En la Fundamento la radiko SPIT estas tradukita kiel rolvorteto.) Sed tiu stranga uzo jam delonge malaperis. Oni diru spite al miaj malamikojspite miajn malamikojn. Nur antaŭ ke-frazo spite ankoraŭ povas ŝajni kiel rolvorteto. Spite ke tre similas al kvankam kaj malgraŭ (tio) ke.

Legu ankaŭ pri (mal)proksime al/de, pri dank' al kaj pri vic' al.

Rolvortaĵoj kun kun «

Kelkaj rolvortaĵoj konsistas el E-vorto + kun:

  • Kompare kun = "en komparo kun": Vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj![FA3.15]

  • Kune kun estas emfaza varianto de kun: La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj.[FAnt]

Rolvortaĵoj kun N-finaĵo «

Rolvortaĵoj, kiuj devenas de objekta ago, povas konsisti el E-vorto + N-finaĵo. Ankaŭ en rolvortaĵoj, kiuj ne devenas de objektaj agoj, oni uzas N-finaĵon, kiu tiam anstataŭas al:

  • Koncerne ...N estas alternativo al pri = "kiam la afero koncernas ...N": Ĝi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knabinon.[FA2.61]

  • Responde ...N = responde al: Responde vian leteron mi sendas la jenan bildkarton esperante, ke ĝi plaĉos al vi.

  • Inkluzive ...N = inkluzive de: Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.[Sm1.18] La malo estas ekskluzive ...N.

  • Rilate ...N estas pli ofta ol la samsignifa rilate al: Restas al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.[M.59]

  • Escepte ...N estas ebla alternativo al la pli ofta escepte de: Escepte la lastan ĉapitron mi tre ŝatis la libron.

Novaj rolvortetoj? «

Plurfoje aperis la ideo, ke oni povus transformi rolvortaĵojn en verajn rolvortetojn: flanke de la domo *flank la domo*, rilate al tio *rilat tio*. La kialo estas la ŝajna simileco kun: apud la domo apude de la domo, k.t.p. (kie la vortkreado tamen estas inversa, oni faris rolvortaĵon el rolvorteto). La tuta ideo estas nura fantazio. Ekzistas nenia eblo tiel krei rolvortetojn el ordinaraj radikoj. Krome leviĝas la demando, ĉu elparoli *rIlat* laŭ la baza akcentoregulo*rilAt* kvazaŭ estus apostrofita O-vorto.

Legu tamen pri la neoficiala rolvorteto far, kiu fakte estas farita tiel.