PMEG

Cxu-demandoj

Cxu-demandoj estas farataj per la demandvorto cxu. Cxu-demando sercxas konfirmon pri la gxusteco de la tuta frazo. La respondo estas normale jes aux ne. Cxu staras normale komence de la demanda frazo:

  • Cxu vi komprenas min?Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas vin!

  • Cxu vi estas Kanadano?Jes, mi estas Kanadano! Ne, mi ne estas Kanadano!

  • Cxu li?Jes, li!

  • Cxu gxi estas tauxga?Jes, (gxi) estas!

Cxu-demando povas ankaux esti alternativdemando. Tiam la respondo normale estas elekto inter la diversaj alternativoj:

  • Cxu vi volas kafon aux teon?Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas nek kafon, nek teon! Mi volas kaj kafon, kaj teon!

  • Cxu li aux sxi?Sxi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaux!

Forlaso de cxu «

En dialogoj cxu povas iafoje esti forlasita. Nur la kunteksto tiam montras, ke temas pri demando. Tiaj sen-cxu-aj cxu-demandoj estas akcepteblaj, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:

  • Efektive? — sxi demandis per tirata tono. — Efektive, — respondis Alecxjo.[M.147] = — Cxu efektive vi farus tion? — sxi demandis...

  • — Morgaux mi iros al Hindio! — Al Delhio? = ...Cxu al Delhio vi iros?

Multaj parolantoj uzas specialan manieron elparoli demandajn frazojn. Ili uzas ekz. levigxantan melodion en la fino de la frazo. Sed en Esperanto ne ekzistas reguloj pri la frazmelodio. Tial, se oni uzas cxu-demandon sen cxu, vere nur la kunteksto povas montri, ke la frazo estas demanda.

Iafoje oni uzas deklarajn frazojn, kies celo estas ankaux demanda. Oni eldiras informon kun la celo, ke la auxskultanto konfirmu aux malkonfirmu gxin. En tiaj kvazaux-demandoj oni ne uzas cxu:

  • — Cxion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus [...] cxion tion cxi mi verkis. — Kion mi auxdas! Sekve barono Brambeus estas vi?[Rz.46] La dua parolanto ne demandas, cxu la unua estas barono Brambeus, sed nur konstatas, ke tiu ja estas la barono, sed samtempe volas ricevi konfirmon pri tio.

  • Vi ne volas do indulgon kaj favoron?[Rt.72] = Vi ne volas do indulgon kaj favoron. Cxu mi gxuste komprenis la aferon?

  • Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi povas havi?[M.184]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva