PMEG

Fraztipoj kaj frazfunkcioj

Ekzistas kvar gxeneralaj fraztipoj: deklaraj, demandaj, ordonaj kaj ekkriaj frazoj. Ili respondas principe al kvar malsamaj komunikaj celoj, sed ne cxiam la vera celo de frazo kongruas kun gxia formo.

Deklaraj frazoj «

Deklara frazo estas la baza tipo de frazo. Per tia frazo oni transdonas informojn, sed gxi povas ankaux plenumi aliajn taskojn. Deklara frazo ne havas ian specialan signon:

  • Leono estas besto.[FE.5] Simpla informo.

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.[FE.18] La frazo povas esti klarigo de agmaniero: Tial mi evitas lin.

  • La rozo apartenas al Teodoro.[FE.5] Povas kasxigxi admono: Do, vi ne prenu gxin.

  • La suno brilas.[FE.5] La frazo povas esti invito: Do, mi proponas, ke ni iru eksteren.

  • Baldaux pluvos. La frazo sxajne estas transdono de fakta informo, sed temas vere nur pri opinio de la diranto. Gxi eble ankaux estas propono iri endomen.

  • Mi sincere pardonpetas pro la malfruigxo. La frazo estas informa el pure gramatika vidpunkto, sed la vera celo estas peto. La signifo do proksimigxas al: Pardonu min pro la malfruigxo!

  • Mi pardonas al vi! La frazo ne nur rakontas, ke okazas pardono. Gxi ankaux servas por plenumi la pardonon. La eldiro de la frazo estas la pardono mem. Se la frazo ne estus eldirita, la pardono ne vere okazus.

Demandaj frazoj «

Demanda frazo servas baze por sercxi informon. Demanda frazo havas demandan vorton, kiu normale staras komence de la frazo. Jes/ne-demandoj kaj alternativ-demandoj komencigxas per cxu. Aliaj demandoj komencigxas per tabelvorto je KI:

  • Cxu vi jam trovis vian horlogxon?[FE.20]

  • Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?[FE.25]

  • Kie estas la libro kaj la krajono?[FE.6]

  • Kiun daton ni havas hodiaux?[FE.12]

  • Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon?[FE.34] La frazo sxajne sercxas informon, sed fakte gxi estas peto transdoni korktirilon (se tia trovigxas). Estus absurde simple respondi "jes", cxar tio ne respondus al la reala senco de la frazo. Gxusta reago estas aux nea respondo, transdono de korktirilo, aux montro, kie korktirilo trovigxas.

  • Kien vi iras?[FE.26] Povus kasxigxi informo, ke la demandanto eventuale volus kuniri.

  • Cxu vi povus malfermi la fenestron? Temas pri gxentila peto: Bonvolu malfermi la fenestron! Jesa respondo sen malfermado estus absurdajxo aux sxerco.

  • Kial vi ne respondas al mi? Cxu vi estas surda aux muta?[FE.20] La vera senco estas esprimo de cxagreno.

  • "Cxu mi venis tien cxi," diris al sxi la malgxentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki?"[FE.19] Temas pri protesto. La demandanto ne volas respondon.

Legu pli pri demandoj kaj respondoj.

Ordonaj frazoj «

Ordona frazo servas por influi la agadon de la alparolato per ordono, peto, admono, malpermeso, invito aux propono. Ordona frazo havas cxefverbon kun U-finajxo, vola modo. Ordona frazo preskaux cxiam havas la subjekton vi. Tial vi normale estas subkomprenata:

  • Iru for![FE.20] Ordono.

  • Nu, iru pli rapide![FE.26] Ordono.

  • Infano, ne tusxu la spegulon![FE.20] Malpermeso.

  • Karaj infanoj, estu cxiam honestaj![FE.20] Admono.

  • Ludoviko, donu al mi panon.[FE.8] Peto.

  • Via regxa mosxto, pardonu min![FE.42] Petego.

  • Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro![FE.39] Invito al sidado.

  • Al leono ne donu la manon.[FE.7] Gxenerala informo pri prudenta agmaniero.

  • Hej, ni forkuru tuj! Admono.

  • Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, cxar la vivo ne estas longa.[FE.20] Konsilo.

  • Li venu, kaj mi pardonos al li.[FE.20] Nerekta admono ne al la persono, kiu venu, sed al alia. Efektive la frazo estas pli informa ol ordona: Se li venos (kaj mi volas, ke li venu), mi pardonos al li.

Legu ankaux pri uzado de I-verbo anstataux U-verbo.

Ekkriaj frazoj «

Ekkria frazo montras fortan senton pri io ekstrema. Ekkria frazo enhavas unu el la vortetoj kia, kiel aux kiom. La KI-vorto en ekkria frazo tute ne montras demandon. La KI-vorto normale staras komence de la frazo, ofte tamen post alia ekkria vorto:

  • Kia gxoja festo![FE.10] = Vere estas bonega gxoja festo!

  • Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.[FE.41] Kia montras surprizon pro stranga demando.

  • Ha, kiel bele![FE.26]

  • Fi, kiel abomene![FE.26]

  • Kia granda brulo! kio brulas?[FE.31] Kia montras fortan senton pri la grandeco de la bruo. Kio tamen estas pure demanda. Estas do du frazoj, unu ekkria, kaj unu demanda.

  • Kiom multe vi scias! [...] kiel vi povoscias rakonti![FA1.150] Kiom kaj kiel esprimas miron pri la scioj kaj rakontokapabloj de rakontanto.

  • Ho, kia okazajxo! Kia esprimas miron pri la ekstremeco de la okazajxo. Cxu la okazajxo estis ekstreme placxa aux ekstreme malplacxa, dependas de la situacio.

Iafoje kio povas montri kaj demandon kaj surprizon. Tiaj frazoj estas do duone demandaj, duone ekkriaj:

  • Ho Dio, kion vi faras![FE.26] Kio esprimas miron pri io stranga, sed estas samtempe ankaux demanda.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva