KI-demandoj estas farataj per tabelvortoj je KI. Demanda KI-vorto reprezentas informon, kiun oni sercxas. La KI-vorto normale staras komence de la demanda frazo:
Kion vi volas? — Mi volas mangxon!
Kian mangxon vi deziras? — Mi deziras malmultekostan mangxon!
Kiel vi fartas? — Mi fartas bone!
Kiom da pomoj vi havas? — Mi havas du kilogramojn da pomoj!
Kies estas tiu auxto? — Gxi apartenas al Anno! Gxi estas de Anno! Gxi estas sxia!
Kiam do? — Morgaux!
Iuj KI-vortoj estas E-vortecaj, dum aliaj estas O-vortecaj kaj A-vortecaj.
Se oni iam metas demandan KI-vorton frazfine anstataux frazkomence, oni kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco. Tia demando estas ofte ehxa demando por rekonfirmo de io jxus auxdita:
Mi volas, ke vi donu al mi vian novan auxton! — Vi volas kion?! Demando miksita kun forta surprizo.
Legu pli pri la frazpozicio de KI-vortoj.
Se iafoje oni havas en la sama demanda frazo pli ol unu demandan KI-vorton, nur unu el ili bezonas stari frazkomence: Kiu diris kion al kiu?
Oni uzas KI-vortojn ankaux en demandaj subfrazoj: Sxi demandis, kion mi volas.