Almenaux = "ne malpli ol (eble pli), ne malpli ofte ol, ne malpli multe ol, ne malpli longe ol", k.t.p.:
Lingvo arta estas almenaux 50 fojojn pli facila, ol natura.[FK.276] = ...ne malpli ol 50 fojojn (eble ecx pli ol 50 fojojn)...
La malgranda Janjo [...] bezonis nepre almenaux unu fojon en tago varman mangxon.[M.64] = ...ne malpli ofte ol unu fojon en tago...
Mi tamen tre forte dezirus vidi la regxidinon, almenaux por unu malgranda momento![FA1.4]
Mi devas cxiujn [leterojn] tralegi kaj multajn ecx respondi almenaux per kelkaj vortoj.[L1.291]
Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera cxambreto almenaux iom prilumigxis.[FA3.94]
Oni povas ankaux uzi minimume: Gxi estas minimume tri metrojn longa. Se oni montras supran limon per maksimume ("ne pli ol"), tiam oni uzu prefere minimume: La manifestacion partoprenis minimume 2000 kaj maksimume 3000 personoj.
Noto: Minimume = almenaux, sed oni tamen neniam uzas *malalmenaux* por maksimume.
Ofte almenaux signifas "en cxia okazo, spite al plej malfavoraj cirkonstancoj":
Gxis nun, se sxi ofte ploris en la tago, en la nokto sxi almenaux dormadis trankvile.[M.176]
Tiam oni devas almenaux per io kovri, ekzemple per tapisxeto.[Rz.81]
Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenaux cxesigos sian konstantan insultadon kaj kalumniadon.[OV.471]
Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni ne devas tion cxi lasi rimarki![FA1.70]
Almenaux estas uzebla en deziraj se-frazoj por igi la deziran signifon pli klara: Ha, se almenaux la malgranda knabino sidus cxi tie en la sxipeto, tiam mi ne malgxojus, se ecx estus duoble pli mallume![FA1.100]
Almenaux ofte rilatas rekte al certa frazparto montrante, ke almenaux gxi validas, se ne pli. En tia uzo almenaux devas stari tuj antaux la koncerna frazparto:
Mi almenaux tion cxi scias, neniu scias tion cxi pli bone![BV.71]
Almenaux ili aprobas la bazajn principojn. Eble ankaux aliaj aprobas.
Ili aprobas almenaux la bazajn principojn. Eble ankaux aliajn aferojn ili aprobas.