PMEG

Ankaux

Ankaux montras, ke la afero ne estas sola, sed ke gxi aldonigxas al aliaj jam menciitaj:

  • Ankaux Petro ludas gitaron. Aldone al alia(j) jam menciita(j) gitarludanto(j) Petro ludas gitaron.

  • Ankaux sxi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla frauxlino.[Rt.106] Vi ne estas la sola kun tiu nomo.

  • Ili ankaux estas en la gxardeno.[FE.16] Ili estas tie aldone al aliaj personoj.

  • Ankaux vi donu al mi vian helpon.[Rt.38] Aliaj jam donis, nun donu vi.

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas iliajn (infanojn).[FE.18] Mi amas (iliajn infanojn) aldone al tio, ke sinjoro Petro kaj lia edzino amas (miajn infanojn).

  • Cxiu sin enmiksas, cxiu volas montri, ke li ankaux estas sagxa homo.[Rz.10]

  • Se vi prenis la violonon, prenu ankaux la arcxon.[PE.2305]

  • Ankaux al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurgxon.[Rt.41]

  • Mi petas vin ankaux poste prunti al mi.[FE.14]

  • Ankaux hodiaux mi ne ricevis ankoraux lecionojn.[M.19]

  • La regxo [...] ecx ne permesis alporti al li mangxajxon; kaj ankaux dormi li ne povis.[Dn.6]

  • Li tre bele ludas violonon, kaj li ankaux kantas bele.

  • Sxia elparolado ne estis la plej perfekta, sed gxi ankaux ne prezentis iajn tro gravajn deklinigxojn.[M.26]

La pozicio de ankaux «

Tre ofte oni auxdas, ke ankaux trovigxu gxuste antaux tio, al kio gxi rilatas. Tio estas tre bona gxenerala konsilo por klara stilo, sed gxi tute ne estas deviga regulo, kiel oni ofte sxajnigas. En la Fundamento, cxe Zamenhof, kaj ankoraux hodiaux cxe plej multaj Esperantistoj, ankaux povas stari post tio, kion gxi emfazas. Zamenhof ofte tiel uzis ankaux, kiam gxi rilatis al persona pronomo, sed ankaux aliokaze. Tion montras pluraj el la cxi-antauxaj ekzemploj.

Kiam ankaux koncernas KI-vorton, estas ecx regulo, ke oni metu ankaux poste. KI-vortoj tre volas esti komence de sia frazo. Oni do ne diras: *Ankaux kiu volas kunludi?* *Li amas virinon, ankaux kiu amas lin.* Nepre oni diras: Kiu ankaux volas kunludi? Li amas virinon, kiu ankaux amas lin.

Nur la kunteksto povas montri kun certeco, kion ankaux koncernas. Povas esti bona rekomendo normale meti ankaux rekte antaux tio, al kio gxi rilatas, sed oni ne povas tion postuli. Cxe KI-vortoj tia rekomendo aux postulo estus ecx rekte erariga.

Emfaza akcentado «

En la parolo oni normale emfaze akcentas tiun frazparton, al kiu ankaux rilatas, se ankaux staras rekte antaux gxi: Ankaux mi amas vin. Emfaza akcento je mi.

Sed se ankaux staras post la koncernata frazparto, la emfaza akcento trafas anstatauxe ankaux: Mi ankaux amas vin.

Tia cxi akcentado tamen ne sekvas striktajn regulojn, sed dependas de la preferoj de la parolanto.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva