PMEG

Apenaux

Apenaux montras, ke io eble estas atingita, sed certe ne superita. Versxajne estas iom malpli, eble gxuste tiom, sed ne pli.

Apenaux povas rilati al kvanto aux mezuro:

  • La enspezo de la abona mono kovras apenaux duonon de la elspezoj.[OV.126] La enspezoj atingas maksimume unu duonon de la elspezoj, sed plej versxajne estas malpli.

  • Ili trovigxis en malproksimeco de apenaux kelke da pasxoj de la sxtuparo de la Sanktkruca pregxejo.[M.143] Estis versxajne malpli ol kelke da pasxoj.

  • Sxi agxas apenaux dek kvin jarojn. Sxi havas agxon de maksimume dek kvin jaroj, sed plej versxajne malpli.

Apenaux povas rilati al ago. Tiam apenaux egalas al preskaux ne, kaj apenaux ne egalas al preskaux:

  • La malfelicxa imperiestro apenaux povis spiri.[FA2.30] Li preskaux ne povis spiri. Nur malfacile li spiris.

  • Sxajnis, ke sxi apenaux auxdas.[BV.82] = Sxajnis, ke sxi preskaux ne auxdas.

  • La pordisto [...] respondis kun apenaux kasxata malkontenteco.[M.10]

  • Mi pensas, ke mi gxin ankoraux iom memoras, [...] sed nur apenaux.[BV.43]

  • Apenaux ne falsxanceligxis miaj piedoj, preskaux elglitis miaj pasxoj.[Ps.73] = Preskaux falsxanceligxis miaj piedoj...

Apenaux kaj preskaux «

Apenaux kaj preskaux estas ofte similaj. La diferenco estas, ke apenaux havas negativan nuancon. Gxi emfazas, ke io ne estas atingita, ke gxi ne suficxas. Preskaux havas pozitivan nuancon. Gxi emfazas, ke mankas nur iomete, ke io tamen povas suficxi. Gxi estas apenaux metron alta. = La alteco ne suficxas, cxar mankas iom. Gxi estas preskaux metron alta. = La alteco suficxas, kvankam mankas iom.

Tempa apenaux «

Apenaux povas ankaux esti enkondukilo de tempa subfrazo kun la signifo "tuj post kiam, preskaux samtempe kiam".


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva