PMEG

Do

Do montras, ke la dirajxo iel estas konkludo aux sekvo de antauxa afero:

  • Vi vidas do, [...] ke vi ne devas kulpigi min.[M.90]

  • Mi finas do per la jenaj vortoj: [...][OV.46]

  • Ha, kia fripono li do estas![Rz.70]

Pli klare konkluda estas sekve: La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.[FE.25]

Do estas ankaux uzata kiel emfaza vorto en demandoj kaj ordonoj. Foje la konkluda signifo restas, foje la nuanco estas nur emfaza:

  • Kio do farigxis kun la gesinjoroj?[FA3.31]

  • Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?[M.31]

  • Kial do ili mangxas kaj mi ne mangxas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankaux? Cxu ili ne estas tiaj samaj vojagxantoj kiel mi?[Rz.27]

  • Nu, venu do al mi post unu horo... bone?[M.146]

  • Nu, auxdu do, vi faru jenon: [...][Rz.18]

NPIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza KI-vorto estas demanda, kaj ne rilata: Rigardu tra la fenestro, kiu do trovigxas tie. = ...por vidi, kiu trovigxas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la fenestro trovigxanta tie.) Tio povas ofte funkcii, sed ankaux konkluda do povas iafoje aperi cxe rilata KI-vorto, ekz.: Li scias nur la Anglan lingvon. Lian demandon, kiu do estos farata en la Angla, mi poste interpretos en Esperanton. Malgraux do la KI-vorto kiu estas cxi tie rilata, ne demanda.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva