Tabelvortoj je KI ankaux enkondukas subfrazojn sen demanda signifo. Ofte tia KI-vorto iel reprezentas aferon, kiu trovigxas ankaux en la cxeffrazo. Tiajn KI-vortojn oni nomas rilataj, cxar ili montras rilaton inter la subfrazo kaj la cxeffrazo.
Multaj detaloj pri rilataj KI-vortoj estas klarigataj nur en cxe kiu, la plej grava KI-vorto, sed validas principe por cxiuj KI-vortoj.
Rilata KI-vorto staras (normale) komence de la subfrazo kiel frazenkondukilo.