PMEG

Tabelvortoj je E

kie
"en kiu(j) loko(j)"
tie
"en tiu(j) loko(j)"
ie
"en iu(j) loko(j)"
cxie
"en cxiu(j) loko(j)"
nenie
"en neniu(j) loko(j)"

Kie «

  • Kie estas la libro kaj la krajono?[FE.6] = En kiu loko estas la libro... Demanda kie.

  • Kie estas la trancxiloj? — Ili kusxas sur la tablo.[FE.16] = En kiu loko estas... Demanda kie.

  • Mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.[FE.18] Kie en demanda subfrazo.

  • Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.[PE.1386] Kie en demanda subfrazo.

  • Mi volis resti tie, kie mi estis.[FA3.135] Rilata kie.

  • Kie fumo levigxas, tie fajro trovigxas.[PE.875] Rilata kie.

Tie «

  • En la kastelo estis granda societo, tie trovigxis multe da gastoj el la cxirkauxajxo.[FA3.49] = ..., en tiu loko (en la kastelo) trovigxis...

  • La plafono tie estis malalta.[M.105] = La plafono en tiu loko estis malalta.

  • Sxtelisto sxteliston evitas, cxar li tie ne profitas.[PE.2392] Tie = cxe sxtelisto.

  • Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.[FE.20] = ...estas en tiu cxi loko proksime de mi, li tuj... Pri cxi vidu cxi-poste.

  • Li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola.[FE.21]

  • Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.[FE.26]

  • Tie kaj tie en la arbaro logxas homoj. Tie kaj tie aux tie kaj cxi tie (aux simile) = "en kelkaj disaj lokoj".

Iafoje kiam cxeestas rilata kie-subfrazo, tie povas esti forlasata.

Ie «

  • Cxu vi logxas ie? = Cxu vi logxas en iu loko?

  • Certe gxi trovigxas ie cxi tie, tion mi scias.

Cxie «

  • Cxie estas varme, sed hejme plej cxarme.[PE.226] = En cxiu loko estas...

  • Kion mem mi faras, tion cxie mi flaras.[PE.935]

  • Malsagxulo cxie sian nomon skribas.[PE.1468]

  • Cxie, kien mi venas, trovigxas ia malbonajxo, kiu premas la koron.[FA1.93]

  • Nun cxie regis gxojo.[FA1.49]

Nenie «

  • Nenie mi havis tian bonan akcepton.[Rz.80] = En neniu loko mi havis...

  • Pli bela regxidino ol sxi trovigxis nenie en la mondo.[FA1.104]

  • Kiu kutimis cxion jugxi, nenie povas rifugxi.[PE.1027]

Lokaj tabelvortoj kun rolvortetoj «

Oni povas aldoni rolvortetojn al lokaj tabelvortoj por montri movigxon k.s.:

  • Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.[PE.2338] = ...sed de kiu loko...

  • For de tie cxi![FE.26] = Iru for...

  • Ho, se vi estus malproksime de cxi tie![FA2.37]

  • El kie vi estas?[FA2.37] = El kiu loko...

  • Cxiuj sociaj klasoj, agxoj, nacioj pusxigxas tie, tra kie mi intencis iri.[M.39]

  • Se la pordo de la gxardeno estis nefermita, li povus tra tie eniri.[BV.60]

Direktaj tabelvortoj «

Post lokaj tabelvortoj oni povas meti N-finajxon por montri direkton:

kien
"al kiu(j) loko(j)", "en kiu(j) direkto(j)"
tien
"al tiu(j) loko(j)", "en tiu(j) direkto(j)"
ien
"al iu(j) loko(j)", "en iu(j) direkto(j)"
cxien
"al cxiu(j) loko(j)", "en cxiu(j) direkto(j)"
nenien
"al neniu(j) loko(j)", "en neniu(j) direkto(j)"
  • Kien vi iras? — Mi iras en la gxardenon.[FE.26]

  • Kien vi vin turnos, cxie malbone.[PE.891]

  • Fadeno iras, kien kudrilo gxin tiras.[PE.554]

  • Rigardu tien cxi.[BV.66]

  • Kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese.[Gm.58]

  • Kiam mi, la sonorilo [...], svingigxadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton.[FA4.69]

  • La malvivan korpon li ien trenis for.[H.113]

  • La infano [...] turnadis cxien la okulojn, en kiuj vidigxis miro kaj timo.[M.7]

  • Mi nenien plu iros hodiaux.[M.128]

Vortfarado «

Tiea, cxi-tiea[FE.30], cxiea k.t.p. = "trovigxanta tie, cxi tie, cxie" k.t.p.: La tieaj Esperantistoj estas tre gastigemaj. / Kiel urbestro de la cxi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado.[Rz.29] La cxiea pluvo detruis nian vojagxon.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva