PMEG

N por direkto

N-komplementoj kaj N-priskriboj povas montri direkton. Tiam ili respondas la demandojn al kiu loko?, en kiu direkto? k.s.

Direkto estas normale mova, kio signifas, ke io movigxas cele al io. Tamen ekzistas ankaux senmova direkto, kio signifas, ke io estas turnita en ia direkto sen movigxi tien. La du specoj de direkto ne cxiam estas distingeblaj. Direkta N-finajxo ordinare montras direkton movan, sed iafoje temas pri direkto senmova.

Sola N-finajxo «

  • Morgaux mi veturos Parizon.[FE.28] = ...al Parizo.

  • Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.[FK.254] = ...al Hindujo.

  • La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon.[FK.209]

Solan direktan N-finajxon oni uzas nur kiam temas pri iro al la interno de io. Oni ne diras *iri muron*, *iri kuraciston*, sed iri al muro, al kuracisto. Oni ankaux povas diri aliri muron, aliri kuraciston, kvankam tio eble ne estas tre kutima. Efektive oni uzas solan direktan N preskaux nur cxe nomoj de lokoj (landoj, urboj k.s.).

N kun en, sur kaj sub «

Direkta N-finajxo aperas plej ofte kune kun en, sur kaj sub, la tri plej gravaj lokaj rolvortetoj. Kiam en, sur kaj sub montras simplan pozicion, oni uzas ilin sen la finajxo N. Sed se oni volas montri, ke io movigxas al tia loko, oni devas kompletigi per rolmontrilo, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub), sed en la praktiko oni uzas cxiam N-finajxon:

  • sur la tablo = en pozicio sur la tablo sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo

  • sub la granda lito = en loko sub la granda lito sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito

  • La hundo kuras en nia domo. = La hundo estas en la domo kaj kuras tie.

  • La hundo kuras en nian domon. = La hundo estis ekster la domo sed kuras nun al la interno de la domo.

  • Mi metis gxin sur vian tablon. = Gxi estis en alia loko, kaj mi movis gxin al la tablosurfaco.

  • Mi jam devas iri en la regnon cxielan![FA1.15] Mi nun ne estas en la regno cxiela, sed mi jam devas iri al tiu loko.

Ecx se la verbo estas mova, ne nepre temas pri movigxo al la loko montrita per en, sub aux sur:

  • Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.[Er.23] Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam trovigxis sub la sxargxo. Poste gxi tie falis.

Nur kiam esprimo kun en, sur aux sub rilatas al vorto, kiu estas klare mova, uzo de direkta N-finajxo estas nepra:

  • La vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto.[FE.39] Oni povus diri sur la brancxojn, sed pendigxi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finajxo ne estas deviga.

  • Li [...] sidigis la maljunan avinon sur la malantauxa sidloko.[FA1.13] Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaux povas diri sur la malantauxan sidlokon.

  • Sur la koverto sxi skribis unu el la grafaj familinomoj.[M.22] En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finajxon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruhx enskribis en libron-rulajxon sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la Eternulo.[Jr.36] Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

  • Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas cxi tie tre malforta, sed ankaux eblas diri en mikrofonon.

N kun aliaj lokaj rolvortetoj «

Cxe aliaj lokaj rolvortetoj ol en, sur kaj sub oni ofte ne uzas direktan N-finajxon, sed lasas al la kunteksto montri, ke temas pri direkto. Sed oni ja povas uzi direktan N ankaux cxe aliaj lokaj rolvortetoj, se tio helpas al klareco:

  • Gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon.[Er.10] = ...al loko antaux mia vizagxo. ...al antaux mia vizagxo.

  • Gxian kropon kun gxiaj plumoj li forigu kaj jxetu gxin apud la altaron.[Lv.1] = ...al (loko) apud la altaro.

  • La virino subite levigxis kaj jxetis ambaux brakojn cxirkaux la kolon de la knabino.[M.8] = ...al (pozicio) cxirkaux la kolo...

  • Mi estis en la urbo kaj iris poste ekster gxin. = ...al ekster gxi.

  • Li iris inter la patron kaj la patrinon. La celo de la irado estis loko inter la patro kaj la patrino.

  • Morgaux mi venos cxe vin. Tradicie oni preferas: Morgaux mi venos al vi.

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj.

Subkomprenata celo «

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finajxon, cxar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finajxon, se oni enmetus gxin:

  • Jakob enfosis ilin sub la kverko.[Gn.35] Oni ne diras sub la kverkon, cxar la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

  • Oni metis antaux mi mangxilaron.[FE.34] Mankas direkta N post mi, cxar oni povus diri: Oni metis sur la tablon antaux mi mangxilaron.

Tamen ne estus eraro diri sub la kverkon kaj antaux min, cxar ankaux tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Figura direkto «

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazaux loko. Ankaux tiam oni povas uzi direktan N-finajxon por esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj. En + N-finajxo do povas montri statosxangxon, movigxon de unu stato aux formo al alia: Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon.[Jr.31]

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton «

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, gxis, el kaj de (kaj disde, ekde, de post, for de). Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-finajxon: al la urbo, gxis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus *al al mi*).

N post lokaj E-vortoj «

Oni povas meti la finajxon N ankaux post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko:

  • hejme = en la hejmo hejmen = al la hejmo
  • urbe = en la urbo urben = al la urbo
  • ekstere = ekster io eksteren = al la ekstero de io
  • Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo. = Ni veturas Romon.

  • Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn.[FA1.98] Internen = al la interno, en la internon.

N-finajxo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron aux tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto, sed ili tamen ne povas ricevi N-finajxon.

Ankaux tabelvortoj je E montras lokon, kaj povas ricevi N-finajxon por direkto:

  • tie = en tiu loko tien = al tiu loko, en tiu direkto
  • kie = en kiu loko kien = al kiu loko, en kiu direkto
  • cxie = en cxiu loko cxien = al cxiu loko, en cxiu direkto
  • ie = en iu loko ien = al iu loko, en iu direkto
  • nenie = en neniu loko nenien = al neniu loko, en neniu direkto
  • Ni iru, sinjorino, ien aliloken.[M.109] = ...al iu alia loko.

Mallogika uzo de direkta N «

Direkta N aperas ankaux en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finajxo principe estas mallogika, cxar plu, renkonte, tiudirekte kaj ree ne montras lokon. Foje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte suficxas, sed en reen la N-finajxo estas neevitebla, cxar simpla ree signifas denove:

  • Sxi kondukis Elizon kelkan distancon pluen gxis deklivo.[FA1.105]

  • Mi ekiris renkonten al sxi. Simpla renkonte suficxas.

  • La sxtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed malpli klara.

  • La pendolo cxe la granda horlogxo iradis tien kaj reen.[FA2.146]

Atentu, ke en vortkunmetoj reen foje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE + la rolvorteto en: reeniri = "iri reen" aux "denove eniri". Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva