PMEG

I-verboj kun alia subjekto

Foje I-verbo havas alian subjekton ol la cxefverbo.

Agoinfluaj cxefverboj «

Iuj cxefverboj montras agon, kiu celas influi la agadon de alia persono (aux afero). Tiaj verboj estas ekz. (mal)permesi, ordoni, doni, destini, peti, instrui, instrukcii, devigi, lasi, inviti, voki, sendi, (mal)konsili, komandi, konvinki, persvadi, memorigi kaj (mal)rekomendi.

La influata persono (aux afero) aperas cxe tiaj verboj kiel al-komplemento aux N-komplemento. Kiam I-verbo aperas kune kun tia agoinflua cxefverbo, la senca subjekto de la I-verbo estas tiu influata persono aux afero. La I-verbo mem rolas kiel objekto aux por-komplemento:

  • Se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin esperantisto.[OV.378] Subjekto de nomi estas li.

  • Ili ordonis al mi veni antaux la vesperigxo.[M.8] Subjekto de veni estas mi.

  • Cxu vi permesas demandi pri via estimata nomo?[FA3.6] Subjekto de demandi ne estas vi, sed la parolanto, kiu povus aperi kiel al-komplemento: Cxu vi permesas al mi demandi...

  • La regxo Ahxasxverosx ordonis venigi al li la regxinon Vasxti.[Es.1] Subjekto de venigi estas tiuj, al kiuj la regxo ordonis. Ili estas subkomprenataj, sed povus aperi kiel al-komplemento: ...ordonis al iuj venigi...

  • Mi ne donos al vi mangxi, gxis vi pagos por la antauxa.[Rz.22]

  • La sorto al mi destinis vivi kaj agadi.[IT.38]

  • Mi petas vin trinki. = Mi petas vin, ke vi trinku.

  • Kiu do instruos vian filon timi diojn, uzi batalilon?[Rt.44]

  • Sxi devigis sxin mangxi en la kuirejo.[FE.13]

  • Lasu do lin rakonti![FA1.146]

  • Sxi ekgxemis kaj lasis fali la manojn.[M.11] = ...lasis, ke la manoj falu.

  • Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.[PE.1839]

  • Mi sendos venigi kuracistojn.[Rt.124] = Mi sendos iun (por) venigi kuracistojn.

La verbo promesi ne apartenas al tiu cxi grupo: Mi promesis al li veni al la festo. = Mi promesis al li, ke mi venos al la festo. La senca subjekto de veni estas la subjekto de la cxefverbo.

I-verbo kiel perverba priskribo kun alia subjekto «

  • La elekto estas por vi venki aux morti. Venki kaj morti estas perverba priskribo de la subjekto la elekto. La senca subjekto de venki kaj morti estas la por-komplemento vi.

Cxe kelkaj cxefverboj povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto. Tiaj verboj estas ekz. vidi, auxdi, rimarki kaj igi. Tiam la la objekto de la cxefverbo estas senca subjekto de la I-verbo:

  • Mi vidis la knabon kuri. Kuri estas perverba priskribo de la knabon, la objekto de vidis. Subjekto de kuri estas la knabo. = Mi vidis la knabon kuranta. Mi vidis, ke la knabo kuras.

  • Ho, Marion, ke mi denove auxdas vin paroli.[BV.80]

  • Mi hodiaux matene vidis danci miajn knabinojn.[BV.17]

  • La finigxado de la tago igis ilin rapidi.[M.200]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva