I-verbo povas ankaux dependi de aliaj cxefverboj ol povi, devi kaj voli. I-verbo estas tiam objekto, por-komplemento, pri-komplemento aux perverba priskribo. Normale ankaux tiam la subjekto de la cxefverbo estas senca subjekto de la I-verbo.
En varmega tago mi amas promeni en arbaro.[FE.34] ≈ ...amas promenon...
Pri tio mi ne bezonas vaste paroli.[FK.229] ≈ ...ne bezonas vastan parolon.
Sxi komencis senti doloron kaj rigidigxon.[M.28] ≈ Sxi komencis sentadon de doloro...
Unu promesis al la alia rakonti al sxi, kion sxi vidis.[FA1.52] ≈ ...promesis rakontadon...
Kiam malricxa virino petos de vi trinki, vi donos gxin al sxi gxentile.[FE.17] ≈ ...petos de vi trinkadon...
Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis![M.145] ≈ ...provis kudristinan estadon.
"Ho jes," sxi respondis kun gaja rido kaj dauxrigis kudri diligente.[BV.43] ≈ ...dauxrigis diligentan kudradon.
Kiu kuragxas rajdi sur leono?[FE.7] La frazparto rajdi sur leono estas cxi tie klasata kiel objekto, sed kuragxi estas en la praktiko uzata nur kun I-verbo, neniam kun O-vorta objekto kun efektiva N-finajxo. Oni povus eventuale diri: Tion mi kuragxas. Sed normale oni diras: Tion mi kuragxas fari. Oni povus eble klasi I-verbon, kiu dependas de kuragxi, anstatauxe kiel pri-komplementon (kun subkomprenata pri), sed kuragxi neniam aperas kun la rolvorteto pri.
Kvankam cxi tiaj I-verboj ja rolas kiel objekto, ili ne povas farigxi subjekto de pasiva frazo. Ne eblas diri: *De kiu estas kuragxate rajdi sur leono.* *Ne estas de mi bezonate vaste paroli pri tio.* *Senti doloron estis komencite de sxi.*
Kiam I-verbo rolas kiel por-komplemento oni normale forlasas la rolvorteton por:
Nun ili cxiuj iris dormi.[BV.47] = ...iris por dormi.
Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.[FE.34] = ...iros por gliti.
Sxi tuj kuris bati sxin.[FE.21] = ...kuris por bati sxin.
Vi devas nur iri al la fonto cxerpi akvon.[FE.17] = ...iri por cxerpi...
Mi rapidis veni cxi tien.[OV.412] = ...rapidis por veni...
Sed foje oni ja uzas por antaux I-verbo.
Kiam I-verbo rolas kiel pri-komplemento oni cxiam forlasas la rolvorteton pri:
Kaj vi ne hontas fanfaroni per cxi tio?[Rt.19] ≈ ...hontas pri fanfaronado...
Felicxe mi sukcesis ekbruligi la fajron.[FA3.152] ≈ ...sukcesis pri ekbruligado de la fajro.
Mi gxojas vin vidi.[H.15] ≈ ...gxojas pri vidado de vi.
Ni ne cxesos energie laboradi por nia kara afero.[OV.147] ≈ ...cxesos pri laborado...
Britain [...] sxajnis subite veni al tiu cxi sama opinio.[BV.20] = Li sxajnis subite venanta... La I-verbo estas perverba priskribo de la subjekto li.
I-verbo kiel perverba priskribo povas ankaux havi alian subjekton ol la cxefverbo.