PMEG

I-verboj — sxajne pluraj objektoj

En frazoj kun I-verbo ofte povas sxajni, ke estas pluraj objektoj kun malsama rilato al la cxefverbo. Tio normale estus eraro. Pluraj objektoj de la sama verbo eblas nur kiam ili ludas la saman rolon.

Ofte unu el la supozataj objektoj vere estas objekto de la I-verbo, ne de la cxefverbo:

  • Kiu do instruos vian filon timi diojn?[Rt.44] Vian filon estas objekto de instruos. Diojn estas objekto de timi.

  • Sxi helpis min mangxi la torton. Min estas objekto de helpis. La torton estas objekto de mangxi.

Ofte unu el la supozataj objektoj estas gxuste la I-verbo. Tiam aux la I-verbo ne estas vera objekto, sed ekz. pri-komplemento, aux la alia supozata objekto ne estas vera objekto, sed N-komplemento:

  • Mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris.[OV.26] Forigi sxajnas esti objekto de helpu, sed ankaux min sxajnas esti objekto de la sama verbo. Oni povus diri, ke min ne estas vera objekto, sed ke la N-finajxo nur anstatauxas la rolvorteton al. Oni ankaux povus diri, ke forigi ne estas objekto, sed ekz. pri-komplemento.

  • Ili petis min veni. Kaj min, kaj veni povus nomigxi objekto, sed veni ankaux povas esti klasata kiel pri-komplemento, kaj min povus esti rigardata kiel N-komplemento (la N-finajxo havas tiam la signifon de al).

Pro la multaj diversaj manieroj formi frazojn kun tiaj verboj kiel helpi, ekzistas pluraj manieroj analizi cxi tiajn frazojn. Ofte tio estas nur teoria problemo, sed gxi farigxas reala problemo, kiam oni volas pasivigi cxi tiajn frazojn, cxar nur vera objekto povas farigxi subjekto en pasiva frazo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva