PMEG

I-verboj kun rolvortetoj

Rolvortetoj estas uzataj precipe antaux O-vortoj kaj pronomoj. I-verboj normale ne havas rolvorteton antaux si pro sia verbeco. Normale oni ne montras la frazrolon de I-verbo, sed lasas tion al la kunteksto. Tamen kelkfoje estas necese montri la frazrolon de I-verbo per rolvorteto. Sed N-finajxon I-verbo neniam povas ricevi.

El cxiuj rolvortetoj tradicie nur por, anstataux kaj krom estas akceptataj antaux I-verbo. Sen farigxas tamen pli kaj pli ofta antaux I-verbo. Uzado de aliaj rolvortetoj antaux I-verbo ne estus mallogika, sed povus krei miskomprenojn, pro la malkutimeco. Cxe aliaj rolvortetoj ol por, anstataux, krom kaj sen, oni kutime sercxas alternativajn esprimomanierojn.

Por «

Oni uzas por + I-verbon precipe kiam la I-verbo havas la saman subjekton kiel la cxefverbo:

  • Tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino, por vidi, kiel granda estos la gxentileco de tiu cxi juna knabino.[FE.15] = por ke sxi (la feino) vidu...

  • Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.[FE.42]

  • Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon?[FE.34]

  • Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon.[FE.41]

  • De du tagoj sxi ricevis absolute nenion por mangxi.[FA1.27]

Se la du subjektoj estas malsamaj, oni uzas plej ofte I-verbon sen rolmontrilo, sed foje oni uzas por:

  • Sxi invitis min trinki kafon. = ...por ke mi trinku kafon.

  • Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.[PE.1839] = ...ne por ke gxi festenu, sed por ke gxi trenu.

  • La gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni.[M.101] = ...por ke mi lernu.

Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas I-verbon sen rolmontrilo, ecx kiam la du subjektoj identas, sed oni povas ankaux uzi por:

  • Mi iros ripozi.[FA3.31] = Mi iros por ripozi.

  • Sxi tuj kuris bati sxin.[FE.21] = Sxi tuj kuris por bati sxin.

  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.[FE.34] = ...kaj iros por gliti.

Se I-verbo estas rekta priskribo de O-vorto aux O-vorteca vorteto, oni uzas por sendepende de la senca subjekto:

  • Por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu malbona loko, [...] kie ne ekzistas akvo por trinki?[Nm.20]...kie ne ekzistas trinkebla/trinkota akvo.

  • Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn.[M.73]

  • En la domo estas jam nenio por mangxi.[M.19]

Legu ankaux pri esprimoj kiel por tiel diri, por paroli sincere k.s.

Anstataux «

  • La patro, anstataux afliktigxi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis.[M.101]

  • La aliaj anasoj preferis nagxadi en la kanaloj, anstataux viziti sxin.[FA2.34]

  • Anstataux ion gajni nia afero nur perdus cxion, kion gxi havis gxis nun.[OV.75] = Anstataux gajni ion... Anstataux, ke gxi ion gajnus...

Krom «

  • Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elversxi vian furiozon sur sekan panon.[Rt.40]

  • Kion alian ili ankoraux povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?[FA2.95]

  • Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki.[Pr.2]

Sen «

Sen + I-verbo estas tradicie rigardata kiel eraro (vidu Lingvajn Respondojn p. 74). Sed sen + I-verbo estas tute logika kaj tre oportuna esprimomaniero, kaj ne vere havas sencon gxin eviti. Tia uzado jam farigxis ofta, kaj do apenaux povas kauxzi problemojn de komprenado:

  • Mia patro neniam forvojagxus sen diri al iu kien li iros.

  • Tion mi ne povus fari sen detrui mian reputacion.

  • Sen mangxi kaj trinki oni ne povas vivi.

Se oni ne volas uzi I-verbon post sen, oni uzas O-formon, aux ne + participon:

  • Tion mi ne povus fari sen detruo de mia reputacio.

  • Sen mangxado kaj trinkado oni ne povas vivi.

  • Mia patro neniam forvojagxus nedirante al iu kien li iros.

Aliaj rolvortetoj «

Inter antaux kaj I-verbo oni metas la vorteton ol:

  • Oni devas iri longan distancon, antaux ol veni al la rivero.[FA1.14] = ...antaux ol oni venas al la rivero.

  • Antaux ol foriri li sxlosis la pordon. = Antaux ol li foriris...

Anstataux post + I-verbo, oni uzas INT-participon kun E-finajxo, aux post kiam + plenan subfrazon:

  • Dirinte tiujn vortojn, li foriris. Post kiam li diris tiujn vortojn, li foriris. (= *Post diri tiujn vortojn li foriris.*)

Anstataux dum + I-verbo, kaj gxis + I-verbo, oni uzas dum kaj gxis antaux plena subfrazo, cxar dum kaj gxis estas ne nur rolvortetoj, sed ankaux frazenkondukiloj:

  • Mi rigardis televidon, dum mi mangxis. (= *Mi rigardis televidon dum mangxi.*)

  • Malgxoje sxi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marcxoj, gxis sxi venis al la granda arbaro.[FA1.104] (= *...gxis veni...*)

Anstataux malgraux + I-verbo oni uzas participon kun E-finajxo, aux kvankam + plenan subfrazon, aux malgraux (tio) ke + plenan subfrazon:

  • Ecx falinte li batalis plu. Kvankam li falis, li batalis plu. Malgraux (tio) ke li falis, li batalis plu. (= *Malgraux fali li batalis plu.*)

Anstataux pro + I-verbo oni uzas participon kun E-finajxo, aux cxar + plenan subfrazon, aux tial ke + plenan subfrazon, aux pro tio ke + plenan subfrazon:

  • Li ne povis skribi ne havante inkon. Li ne povis skribi, cxar li ne havis inkon. Li ne povis skribi tial, ke li ne havis inkon. Li ne povis skribi pro tio, ke li ne havis inkon. (= *Li ne povis skribi pro ne havi inkon.*)

Post aliaj rolvortetoj oni uzas normale agan O-vorton anstataux I-verbo, ekz.: Li estis laca de kurado. Ili sopiris al la forveturo. Per flatado ili konvinkis lin.

Rolvorteto antaux citata I-verbo «

Se I-verbo estas citata, oni povas uzi cxiun ajn rolvorteton. Tiam la rolvorteto vere rilatas al subkomprenata esprimo kiel la vorto, la verbo, la ago aux simile: Inter voli kaj fari estas grandega, grandega pasxo.[OV.422] = Inter la ago voli kaj la ago fari...


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva