I-verbo povas esti rekta priskribo de O-vorto, precipe de aga O-vorto. La I-verbo cxiam staras post la O-vorto:
Forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo.[M.91] = Forte min doloras, ke mi ne povas helpi vin...
Mi ricevas grandan deziron edzigxi.[FA3.96] = Mi ekdeziregas edzigxi.
Mi alveturis cxi tien [...] kun la firma decido servi sub vi.[Rt.84]
Kabinetaj provoj [...] kalkulas je gxia preteco pionire oferi sian tempon.[FK.230] (Gxi = la mondo).
Lia propono elekti novan prezidanton ne estis akceptita.
Neniu sentas la bezonon sxangxi ilin.[L2.38]
Mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero.[M.172]
Sxi havas la ambicion farigxi prezidanto. = ...la ambicion, ke sxi farigxu prezidanto.
Sxi ricevis la taskon trovi trinkajxon. = ...la taskon, ke sxi trovu trinkajxon.
I-verbo povas ankaux esti rekta priskribo de A-vorto aux E-vorto, precipe de aga A-vorto aux E-vorto:
Mi estas inklina ne fari tion.[LR.93] = ...inklinas ne fari...
Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.[M.57] ...kapablas instrui...
La rabeno, ne kapabla paroli, kelkfoje movis sensone la lipojn.[Rn.14]
Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo.[M.83]
Li estis kontenta mangxi nur bovleton da rizo.
Cxesante hodiaux esti mia zorgato kaj forlasante nin [...] vi nun eniras en la mondon.[BV.22]