Ordinara nek signifas "kaj ankaux ne". Plurobla nek signifas "kaj ne". Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj plus neado:
Mi renkontis nek lin, nek lian fraton.[FE.28] = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.
Nek gxojo, nek malgxojo dauxras eterne.[PE.1680] = Kaj gxojo, kaj malgxojo ne dauxras eterne.
Sxi estis muta, povis nek kanti nek paroli.[FA1.62] = Sxi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.
Esperanto estas "nenies proprajxo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala.[OV.238] La neo validas kaj en rilato materiala, kaj en rilato morala.