PMEG

Neado

Ne «

Por nei frazon oni uzas la vorteton ne. Ne neas tion, antaux kio gxi staras. Normale ne staras antaux la cxefverbo, kaj se oni neas la cxefverbon, oni neas la tutan frazon:

  • Mi ne dormas. Ne estas tiel, ke mi dormas. La tuta afero estas neata.

  • Mi ne amas vin. Ne estas tiel, ke mi amas vin. La tuta frazo estas neata.

  • Al leono ne donu la manon.[FE.7]

  • Mi ne amas obstinajn homojn.[FE.10]

  • Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.[FE.18]

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.[FE.9] La neo trafas la verbon legas. La verbo skribas kaj gxia tuta frazo restas valida.

Neado en subfrazo validas nur ene de la subfrazo: Mi diris, ke mi ne venos. La neado trafas nur la subfrazan cxefverbon venos. La tuta frazo restas pozitiva: Mi ja diris tion.

Foje okazas, ke neata cxefverbo estas subkomprenata: Cxiu povu vidi, kiu el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne.[OV.111] La neado trafas la subkomprenitan verbon plenumas: ...kaj kiu ne plenumas sian promeson.

Ne estas ankaux respondvorto.

Tabelvortoj je NENI «

Por nei oni povas ankaux uzi tabelvortojn je NENI. NENI-vorto suficxas por nei la cxefverbon, kaj do la tutan frazon. La pozicio de NENI-vorto normale ne gravas, gxi tamen neas la tutan frazon:

  • La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas.[FE.22] La pasinta tempo ne revenos. Oni ne konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.[FE.28] Mi ne povas kompreni.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.[FE.33] Ni ne povis vidi. La neado koncernas nur la ke-frazon. La cxeffraza verbo estis restas pozitiva.

  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.[FE.35] Mi ne prenas multon da pakajxo.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu.[FE.39] La du unuaj cxefverboj (mortis, mortigis) estas plene neataj per ne. La tria, estis mortigita, estas plene neata per neniu.

  • Neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas.[Rt.117] Radio ne lumas. Aereto ne blovas. Amiko ne vizitas.

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies proprajxo.[OV.388] Esperanto ne estas ies proprajxo.

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi.[OV.77] Mi ne povas aprobi gxin pro kia ajn kialo. Nenial neas la tutan frazon. Aperis tamen duboj pri la nea valoro de nenial.

Duobla neado «

Se oni uzas NENI-vorton, kaj aldonas ankaux la vorton ne, la frazo farigxas pozitiva. Tia duobla neado estas uzebla nur por esprimi tre specialajn signifojn:

  • Mi ne amas neniun. Ne estas tiel, ke mi amas neniun. Mi do ja amas iun.

  • Gxi ne estas nenies proprajxo. Ne estas tiel, ke gxi estas nenies proprajxo. Gxi do estas ies proprajxo.

Frazo ankaux povas farigxi pozitiva, se unu NENI-vorto klare neas la verbon, kaj ankaux alia NENI-vorto aperas en la frazo:

  • Mi ankoraux neniam gajnis nenion. = Neniam okazis tio, ke mi gajnis nenion. Mi cxiufoje gajnis almenaux ion.

Sed pluraj NENI-vortoj en la sama frazo ne nepre kreas pozitivan signifon. Ofte ili nur plifortigas unu la alian, kaj la neado restas:

  • Ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al neniu nenian.[OV.117] Ni ne alportus utilon.

  • Neniam, neniam, neniam li revenos.[Rt.35] Li ne revenos. Ne gravas, cxu estas unu, du, tri aux ecx pli da neniam.

Parta neado «

Foje la vorteto ne aperas en frazo tiel, ke gxi neas nur parton de gxi. La cxefverbo restas valida. Ne neas gxuste tion, antaux kio gxi staras, sed tio povas esti la tuj sekvanta vorto, la sekvanta frazparto, aux ecx pli multe. Nur la kunteksto povas montri precize, kio estas neata:

  • Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.[FE.31] Ni ja faris la kontrakton, sed ni ne faris gxin skribe.

  • Li venis al mi tute ne atendite.[FE.22] Li ja venis, sed oni ne atendis tion.

  • Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.[FE.41] Iuj kreskajxoj ja estas mangxeblaj. Komparu kun: Cxiu kreskajxo ne estas mangxebla. = Neniu kreskajxo estas mangxebla.

  • Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.[FE.36] Ofte ili ja estas el tolo.

  • Li estas homo ne kredinda.[FE.41] Li ja estas homo.

  • Respondo venis ne tuj.[M.50] Respondo ja venis, sed post iom da tempo.

  • Mi rezervas al mi la rajton akcepti Vian decidon aux ne, depende de la auxtoritateco de Via komitato.[L2.6] La neado trafas subkomprenitajn vortojn: ...ne akcepti vian decidon. La resto de la frazo estas pozitiva.

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.[FE.31] La devo restas valida, sed gxi estas devo pri io, kion oni ne faru. Legu pli pri ne rilate al devi, povi kaj voli.

  • En la animo cxiuj privataj homoj kaj cxiuj registaroj ne povas ne aprobi nian ideon.[OV.206] La unua ne trafas la cxefverbon povas kaj neas la tutan frazon. La dua ne trafas nur aprobi (nian ideon). La suma signifo estas: Ili ne povas rifuzi nian ideon. = Ili devas aprobi nian ideon.

  • Ne miksu vin en aferon ne vian![Rz.89] = ...en aferon, kiu ne estas via. La dua ne nur neas la vorton vian. La unua ne neas la cxefverbon.

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.[FE.26] Ne estis personoj tie kun la escepto de li kaj lia fiancxino, kiuj ja estis tie. Krom apartigas parton de la frazo, por kiu la neado ne validas.

NENI-vortoj normale neas la tutan frazon sendepende de la vortordo, sed iafoje ankaux NENI-vorto povas validi por nur parto de frazo. Tiam la kunteksto kaj la vortordo devas tute klare tion montri:

  • Mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu cxi temo.[L1.68] La decido estas reala. La neado trafas nur la I-verbon paroli kaj cxiujn frazpartojn, kiuj rilatas rekte al gxi.

  • Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.[PE.2000] = Faro, kiu ne okazis, ja valoras pli, almenaux kompare kun faro malbona. La cxefverbo valoras restas pozitiva.

Kiam ne aux NENI-vorto estas parto de kunmetita vorto, la neado validas nur ene de tiu vorto:

  • Sinjoro, vi estas negxentila.[FE.16] La frazo diras, ke la sinjoro ja havas certan econ, nome mankon de gxentileco. Estas nur subtila diferenco disde: Vi ne estas gxentila.

  • La pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo.[FE.25] La neado koncernas nur la longecon de la tempo.

  • Bedauxrinde ili estas ne-Esperantistoj. Ili estas tiaj homoj, kiuj ne scias Esperanton.

  • Neniofarado estas tre dolcxa okupo. Tia tempo, en kiu oni faras nenion, estas tre dolcxa.

Nek «

Nek signifas "kaj ankaux ne". Oni uzas gxin, se oni jam uzis ne, kaj volas nei ankoraux ion. Gxi estas kvazaux varianto de kaj, kaj sekvas baze la samajn regulojn kiel kaj:

  • Li ne vidis min, nek auxdis. = ...kaj ankaux ne auxdis.

  • Mi ne renkontis lin, nek lian fraton.[FE.28] = ...kaj ankaux ne lian fraton.

  • Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.[PE.1712]

Ne uzu nek por ligi du aferojn post sen. Uzu kaj: Tiu virino ne foriru de sxi sen konsolo kaj helpo.[M.59] Ne: *...sen konsolo nek helpo.*

Nek ne egalas al ne + emfazo. Por emfaze nei oni uzu ecx kune kun ne. Ne diru: *Mi havas nek unu amikon.* Diru: Mi havas ecx ne unu amikon. Aux: Mi ne havas ecx unu amikon. Ne diru: *Nek unu spesdekon havis liaj gepatroj.* Diru: Ecx unu spesdekon ne havis liaj gepatroj.[FA4.122] Nek signifas nur "kaj (ankaux) ne".

Oni ankaux povas uzi kombinitan, pluroblan nek.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva