PMEG

Aux

Aux funkcias same kiel kaj. Gxi povas ligi la samajn aferojn en la samaj manieroj, sed aux montras, ke la ligitaj aferoj estas alternativoj. Aux montras, ke oni povas fari elekton inter la ligitaj aferoj, aux ke estas necerte, kiu el ili validas:

  • Petro aux Karlo laboras. Du eblaj subjektoj. Unu el ili laboras, eventuale ambaux.

  • Ni povas mangxi viandajxon aux fisxajxon. Kion vi preferas? Elekto inter du rektaj objektoj.

  • Vi devas fari tion per fosilo aux (per) hakilo. Elekto inter du iloj.

  • Gxi estis rugxa aux flava. Mi ne memoras klare. Du alternativaj perverbaj priskriboj.

  • Mi povas France aux Itale paroli. Vi elektu! Elekto inter du manieroj.

  • Mi konstruus lignan aux sxtonan domon. Elekto inter du ecoj.

  • Mi sxatus logxi en domo sur monto aux cxe maro. Elekto inter du lokoj.

  • Cxu eblas konstrui auxton kun kvin aux ses radoj? Elekto inter du nombroj.

  • La kato trovigxas sur aux sub la domo. Elekto inter du pozicioj.

Aux iafoje ligas vortostumpojn. Tio tamen estas evitinda, same kiel cxe kaj: Tio estas mangxajx- aux gazet-vendejo. Prefere diru: ...mangxajxa aux gazeta vendejo.

Se estas pli ol du alternativoj, oni kutime metas aux nur antaux la lasta:

  • Vi povas vojagxi per trajno, buso, auxto aux biciklo.

  • Kiu povas helpi min? Eble Karlo, Petro aux Elizabeto.

  • Cxu vi volas glaciajxon citronan, cxokoladan, fragan aux vanilan?

Aux povas ligi tutajn frazojn:

  • Cxu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aux cxu mi ne kapablas?[M.133]

  • La [...] pasantoj [...] forflankigxis antaux sxi, supozante, ke sxi estas frenezulino aux ke sxi havas ian urgxegan bezonon rapidi.[M.210]

  • Sxi ne sciis, cxu sxi nur songxis aux cxu tio estis efektivajxo.[FA1.105]

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino.[FE.32]

Ekskluziva kaj inkluziva aux «

Normale aux estas ekskluziva. Tio signifas, ke nur unu el la alternativoj povas validi. Iafoje tamen aux estas inkluziva. Tiam gxi permesas, ke oni elektu pli ol unu el la alternativoj (eventuale ecx cxiujn). Cxu aux estas inkluziva aux ekskluziva, montras la kunteksto:

  • Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?[FE.25] Normale ne povas esti kaj varme kaj malvarme samtempe (en la sama loko).

  • Vi povas dormi en la gastlito, aux vi povas sercxi hotelon. Normale ne eblus elekti ambaux.

  • Cxu vi volas kafon aux teon? La demandanto versxajne intencas, ke la demandato elektu nur unu trinkajxon, ne ambaux.

  • Estu apud la regxo, kiam li eniros aux eliros.[Kr2.23] Ja eblas esti apud la regxo kaj kiam li eniros, kaj kiam li eliros (sed ne samtempe).

  • Ni povas kuiri omleton, aux ni povas fari salaton. Teorie eblus fari ambaux, sed oni normale komprenas, ke oni devas elekti unu el la alternativoj. La inkluziva senco tamen eblas. Por montri klare la eblon elekti ambaux estas plej bone rekte diri tion: Ni povas kuiri omleton, (aux) ni povas fari salaton, aux ni povas fari ambaux.

Por emfaze montri, ke aux estas ekskluziva, oni povas uzi aux antaux cxiu alternativo.

Por montri, ke aux estas inkluziva, oni foje, precipe en skriba lingvo, uzas la esprimon kaj/aux: La vojagxo okazos per trajno kaj/aux buso. = La vojagxo okazos per trajno aux buso, aux per trajno kaj buso. La vojagxo okazos per trajno aux buso aux ambaux. Aperis duboj, kiel elparoli kaj/aux. La suprenstreko reprezentas la signifon aux, sed oni malemas diri kaj aux aux. Pli volonte oni diras simple kaj aux, sed tion iuj opinias tro mallogika. Normale oni ne uzas kaj/aux en la parola lingvo, nur en la skriba. Sxajnas rekomendinde eviti kaj/aux ankaux en skriba uzo. Pli bone estas rekte eldiri la eblon elekti cxiujn alternativojn.

La okazintaj provoj enkonduki la novan vorton *kaux*° por kaj/aux estas senesperaj.

Aux post neo «

Kiam aux aperas post neado, gxi logike egalas al nek:

  • Li neniam fumas aux drinkas. La nea vorto neniam rilatas al fumas aux drinkas kune. = Li neniam fumas nek drinkas.

Se oni uzas kaj, la signifo sxangxigxas: Li neniam fumas kaj drinkas. Li neniam faras ambaux agojn samtempe, sed eble li faras ilin aparte.

Aux... aux «

Se oni metas aux ankaux antaux la unua afero, oni montras, ke la prezentitaj alternativoj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia.

Specialaj uzoj de aux «

Aux povas montri alternativan nomon de la sama afero:

  • La makropo aux kanguruo estas Auxstralia besto. Makropo kaj kanguruo estas tute samsignifaj vortoj. En tiaj cxi okazoj oni normale ne ripetas eventualan la antaux la dua nomo.

  • Patriotismo aux servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de cxiuj miaj sampatrujanoj.[OV.318] La du esprimoj estas malsamaj nomoj de la sama afero.

Foje la dua nomo povas esti pli bona alternativo. Oni aldonas gxin pli-malpli kiel korekton. Por emfazi, ke temas pri korekto, oni povas aldoni pli bone, pli vere, pli gxuste, pli korekte, prefere aux similan esprimon:

  • Kun cxi tiuj vortoj eniris, aux pli vere enjxetis sin en la cxambron virino.[M.27] Eniris ne estis suficxe trafa esprimo.

Foje aux montras, kio okazus, se la antauxa alternativo ne efektivigxus:

  • Iru, mi diras, aux mi trapikos vin trae.[Rt.132] = Iru, mi diras. Se vi ne iros, mi trapikos vin trae.

  • Ensxaltu la radion, aux ni maltrafos la novajxojn. = Se vi ne ensxaltos la radion, ni maltrafos la novajxojn.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva