PMEG

Kaj

Kaj ligas du aferojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo:

  • Karlo kaj Petro mangxas. Du personoj faras la saman agon. Estas du subjektoj.

  • Karlo mangxas kaj trinkas. Karlo samtempe faras du agojn. Estas du cxefverboj.

  • Karlo mangxas rizon kaj legomojn. Du aferoj estas trafataj de la sama ago en la sama maniero. Estas du objektoj samspecaj.

  • Petro mangxas per forko kaj trancxilo. Du iloj helpas al la sama ago. Oni ne bezonas ripeti la rolvorteton antaux ambaux. La unua rolvorteto suficxas por montri la rolon ankaux de la vorto post kaj. Sed oni povas gxin ripeti: per forko kaj per trancxilo.

  • Antauxen sen halto kaj timo![FK.313] = Antauxen sen halto kaj sen timo!

  • Petro estas maljuna kaj sagxa. Du ecoj estas samtempe ligitaj al la sama subjekto per la sama verbo. Estas du perverbaj priskriboj.

  • Karlo kantas bele kaj elegante. Estas du manieraj komplementoj.

  • Petro havas grandan kaj luksan domon. Kiam du A-vortoj rekte priskribas la saman O-vorton, oni ofte forlasas kaj: Petro havas grandan luksan domon.

  • Li havas domon el ligno kaj el sxtono. Du frazpartoj kun rolvorteto rekte priskribas la saman O-vorton. Oni povas forlasi la duan el: ...el ligno kaj sxtono.

  • Karlo laboras por kaj per Esperanto. La vorto Esperanto partoprenas en du roloj en la frazo. Anstataux diri por Esperanto kaj per Esperanto oni ligas la du rolvortetojn per kaj, kio estas pli eleganta.

Se estas pli ol du aferoj kun la sama rolo, oni kutime metas kaj nur antaux la lasta, precipe se estas tre longa elnombrado de aferoj. Tie, kie mankas kaj, oni elparole povas iomete pauxzi. Skribe oni tie metas komon:

  • Petro, Karlo, Elizabeto kaj Eva vojagxis kune al la kongreso. = Petro kaj Karlo kaj Elizabeto kaj Eva vojagxis...

  • Hodiaux ni mangxos supon, salaton, viandajxon, frititajn terpomojn kaj glaciajxon.

  • Petro laboras per fosiloj, hakiloj, martelo, segilo kaj multaj aliaj aferoj.

  • Karlo laboras tro rapide, fusxe, senzorge kaj malracie.

  • La domo de Petro estas granda, luksa, komforta, bela kaj bonege konstruita.

  • Karlo laboras por, per, pri kaj en Esperanto.

En paroleca stilo oni foje plene forlasas kaj:

  • Li estas stulta, malaminda. Mi tute ne sxatas lin.

  • Venis Karlo, Petro, Eva. Jes, cxiuj miaj amikoj venis.

  • Ni dancis, kantis, faris multajn amuzajn aferojn.

Kaj... kaj «

Por emfazi kaj insisti oni povas uzi kaj antaux cxiuj aferoj, ankaux antaux la unua.

Kaj inter tutaj frazoj «

Kaj povas ligi tutajn frazojn, kiuj iamaniere kunapartenas. La ligitaj frazoj devas esti samspecaj. Aux ili cxiuj estas cxeffrazoj, aux ili cxiuj estas subfrazoj:

  • Petro legis la gazeton, kaj Karlo rigardis televidon. Du ligitaj cxeffrazoj.

  • Anno iros promenigi la hundon, kaj Elizabeto restos hejme. Du ligitaj cxeffrazoj.

  • Li iras per auxto, (kaj) sxi iras per trajno, kaj mi iras piede. Tri ligitaj cxeffrazoj. Kiel kutime oni preferas meti kaj nur antaux la lasta.

  • Ili diris, ke ili tre amuzigxis, kaj ke ili volonte revenos venontjare. Du ligitaj ke-frazoj. Ambaux estas objekto de la cxefverbo diris.

  • Jen venas tiu knabino, kiu savis mian vivon, kaj kiu poste malaperis. Du ligitaj kiu-frazoj. Ambaux estas rekta priskribo de tiu knabino.

  • Mi volas foriri, cxar mi estas laca, kaj cxar mi havas kapdoloron. Du ligitaj cxar-frazoj. Ambaux montras kialon de la cxeffrazo mi volas foriri.

  • Mi volas foriri, cxar mi estas laca, kaj mi havas kapdoloron. Du ligitaj frazoj, kiuj kune formas unu cxar-frazon. La du frazoj kune montras kialon de la cxeffrazo. Praktike apenaux estas diferenco inter cxi tiu ekzemplo, kaj la antauxa.

  • Li diris, kaj ke li fartas malbone, kaj ke li volas kuniri.

Kiam pluraj frazoj estas ligitaj, oni ofte povas forlasi frazelementojn, kiuj aperas en cxiuj frazoj. Tio tamen ne cxiam eblas.

Kaj inter vortostumpoj «

Iafoje, precipe en skriba lingvajxo, oni uzas kaj por ligi du aux pli da elementoj de kunmetita vorto por mallongigi frazon:

  • Ili en- kaj el-iris tre rapide. = Ili eniris kaj eliris tre rapide.

  • Tio estas kombinita mangxajx- kaj gazet-vendejo. = ...mangxajxvendejo kaj gazetvendejo.

  • Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn. = ...skriberarojn, legerarojn kaj penserarojn.

  • Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj. = ...subtasoj kaj subteleroj.

Cxi tiaj frazoj estas suficxe nenaturaj. Gxenerale ili estas malkonsilindaj, precipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finajxoj, kio normale ne eblas en Esperanto. Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi:

  • Ili iris en la domon kaj el gxi tre rapide.

  • Tio estas kombinita mangxajxa kaj gazeta vendejo.

  • Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn.

Diversspecaj rilatoj inter ligitaj frazoj «

Kiam frazoj estas ligitaj per kaj, tiu ligo povas reprezenti multajn diversajn signiforilatojn. Kia estas la aktuala rilato, oni devas kompreni el la kunteksto. Eblas klarigi la rilaton per aldonaj esprimoj:

  • Mi lavis la vestajxojn, kaj (poste) mi sekigis ilin. Kaj montras tempan sinsekvon. La vorto poste je bezono povas helpi al kompreno.

  • Sxi auxdis teruran bruon, kaj (tial) sxi telefonis al la polico. Kaj montras sekvon aux rezulton. Tial povas helpi al kompreno.

  • Anno estas gaja persono, kaj (kontraste) Elizabeto estas silentema. Kaj montras kontraston.

  • Ni klopodis per cxiuj fortoj, kaj (tamen) ni malsukcesis. Kaj montras neatenditan sekvon. Tamen povas pliklarigi tion. Ankoraux pli klara estus sed anstataux kaj.

  • Promesu neniam plu fari tian stultajxon, kaj (tiam) mi helpos al vi reordigi la aferon. Kaj montras kondicxan rilaton inter la frazoj. Tiam povas helpi al la kompreno. Ecx pli klare estus transformi la unuan frazon en subfrazon kun se: Se vi promesas neniam plu fari tian stultajxon, (tiam) mi helpos al vi reordigi la aferon. Sed tiam oni ne povas uzi kaj, cxar la du frazoj ne plu estas samspecaj. Unu estas subfrazo, kaj la alia estas cxeffrazo.

  • Sxi havas brunajn okulojn, kaj (aldone) sxiaj haroj estas longaj. Kaj montras aldonan informon.

  • Li preferis foriri tre frue de la festo, kaj tio ne surprizas min, cxar vere estis tre enue tie. Kaj montras komenton.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva