PMEG

Kvantaj O-vortoj

Kvantaj O-vortoj kondutas kiel normalaj O-vortoj. Ofte ili estas priskribataj de da-esprimo, kiu montras, el kio konsistas la kvanto:

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.[FE.35]

Gramatike la kvanta vorto estas cxefvorto, sed el senca vidpunkto la da-esprimo ofte estas pli grava. Iafoje oni traktas la O-vorton de tia da-esprimo kvazaux gxi estus cxefvorto:

  • Tiam grandega multo da vortoj [...] farigxus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia.[OV.293] Nediferencigeblaj gramatike rilatas al multo, sed havas J-finajxon, cxar Zamenhof preferis trakti gxin laux vortoj, al kiu gxi sence rilatas. Fakte la frazo igxus tre stranga, se oni dirus nediferencigebla sen J, cxar la posta esprimo unu de alia trudas la ideon de pluraj individuoj.

  • Grandega multo da vortoj farigxas tute senbezona por lernado.[OV.302] Cxi tie Zamenhof sekvis strikte gramatikajn principojn, cxar en tiu cxi frazo temas pri unu senbezona amaso.

Anstataux multo, malmulto kaj kelko oni plej ofte preferas la E-formojn multe, malmulte kaj kelke.

Legu ankaux pri O-vortaj nombrovortoj kiel duono kaj miliono.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva