PMEG

O-vortaj nombrovortoj

Aliaj nombrovortoj ol la nombraj vortetoj estas radikvortoj, kiuj bezonas finajxon. Baze ili estas uzataj kun O-finajxo.

ON-vortoj «

Nombrovortoj kun la sufikso ON montras partajn nombrojn.

  • duono = ½
  • triono = 1/3
  • dekono = 1/10
  • dekduono = 1/12
  • centono = 1/100
  • milono = 1/1000
  • Duono, triono kaj sesono faras unuonon. ½ + 1/3 + 1/6 = 1. Unuono estas tamen tre malofta vorto. Cxi tie eblus simple uzi unu.

Cxe iaj onoj povas estigxi konfuzo, se oni ne elparolas tre klare.

  • 200/1000 = ducent milonoj
  • 2/100000 = du centmilonoj

Necesas en tiaj okazoj elparoli kun klaraj pauxzetoj inter la vortoj por eviti miskomprenojn.

Altaj nombrovortoj «

miliono
1.000.000 (ses nuloj)
miliardo
1.000.000.000 (= naux nuloj)
biliono
1.000.000.000.000 (= dek du nuloj)
triliono
1.000.000.000.000.000.000 (= dek ok nuloj)

Tre malofte uzataj estas kvadriliono (24 nuloj), kvintiliono (30 nuloj), sekstiliono° (36 nuloj), septiliono° (42 nuloj), oktiliono° (48 nuloj), noniliono° (54 nuloj) kaj deciliono° (60 nuloj).

Noto: Nuraj kuriozajxoj estas la jenaj apenaux uzataj nombrovortoj: undeciliono° (66 nuloj), duodeciliono° (72 nuloj), tredeciliono° (78 nuloj), kvatuordeciliono° (84 nuloj), kvindeciliono° (90 nuloj), seksdeciliono° (96 nuloj), septendeciliono° (102 nuloj), oktodeciliono° (108 nuloj), novemdeciliono° (114 nuloj), vigintiliono° (120 nuloj) kaj centiliono° (600 nuloj). Vortoj kiel *biliardo*°, *triliardo*°, *kvadriliardo*° k.t.p. tute ne ekzistas en Esperanto (same kiel en plej multaj naciaj lingvoj).

Kelkaj lingvoj, interalie la Angla kaj la Rusa, donas tute aliajn valorojn al iuj el siaj similformaj nombrovortoj. La Esperantaj vortoj tamen sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu gxuste la cxi-antauxe montritajn signifojn (kiuj estas la originaj valoroj por tiuj vortoj).

Vidu ankaux la neoficialajn sufiksojn ILION kaj ILIARD. Legu ankaux pri prefiksoj de mezurunuoj.

Nulo «

La O-vorto nulo estas nomo de la cifero 0: Unu miliono estas skribata per unuo kaj ses nuloj. Gxi povas ankaux esti uzata sen finajxo: nul.

J-finajxo kaj N-finajxo «

O-vortaj nombrovortoj ricevas la finajxojn J kaj N laux la samaj reguloj kiel aliaj O-vortoj:

  • Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono.[Gn.47]

  • El multaj milonoj farigxas milionoj.[PE.467]

  • Mi ricevis dudek kvin centonojn.

  • Sxi havas pli ol dek milionojn.

  • La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj.

  • Sxi vidis pli ol dek milionojn.

  • Post la sumo sxi alskribis tri nulojn.

Da «

O-vortaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi O-vorton. Oni devas antaux la kalkulata afero meti rolvorteton. Normale oni uzas da, sed ankaux ekz. de kaj el povas aperi. En tiaj konstruoj la nombrovorto estas cxefvorto kaj la kalkulata afero estas priskribo de gxi:

  • Li havas du miliardojn da dolaroj.

  • Sxi vidis pli ol dek milionojn da homoj.

Ankaux ON-vorto kun O-finajxo bezonas helpan rolvorteton:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux tricent-sesdek-sesono de jaro.[FE.14]

Nombraj vortetoj kun O-finajxo «

Ankaux nombraj vortetoj povas farigxi O-vortoj. Tiaj O-vortoj montras ian aferon kun rilato al la nombro, aux grupon kun tiom da aferoj. Antaux O-finajxo oni cxiam kunskribas plurvortan nombrovorton. Por klareco oni povas uzi dividostrekojn, kie origine estis spacetoj:

  • unu unuo = la cifero 1, baza kalkulelemento, elementa kvanto, unito (ekz. metro, kilogramo, ampero k.t.p.)
  • du duo = la cifero 2, paro, duopo
  • dek du dek-duo aux dekduo = la nombro 12, grupo de 12 aferoj
  • dudek tri dudek-trio aux dudektrio = la nombro 23, grupo de 23 aferoj
  • kvarcent kvarcento
  • du mil kvincent du-mil-kvincento (prefere ne dumilkvincento)
  • Li iris kaj starigxis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne "duon" sed "kvaron" kaj "kvinon".[Gm.56] Temas pri sistemo de lernejaj notoj. Kvaro = "bone", kvino = "bonege".

Ankaux cxi tiaj O-vortoj bezonas da por mezuri ion:

  • Mi acxetis dekon da ovoj.[FE.32]

  • Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.[FE.14]

  • Mi havas centon da pomoj.[FE.14]

Malnova uzo «

En la plej unua tempo oni uzis O-vortajn nombrovortojn kiel rektajn priskribojn sen da. Tio ne plu estas ebla: Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.[UL] Nun necesas diri dek milionoj da personoj. Ankaux kiom kaj tiom komence uzigxis en tia maniero.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva