Frazparto kun da antaux si, da-esprimo, montras ion nelimigitan kaj neindividuecan, ion "substancecan". Da-esprimo cxiam estas rekta priskribo de frazparto, kiu normale staras antaux la da-esprimo. Tiu antauxa frazparto havas kvantan, mezuran signifon. Da-esprimo montras, el kio konsistas tiu kvanto. La kvantesprimo montras, kiom trovigxas de la substanceca afero:
Sxi acxetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto.[M.182] La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.
Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da sukero.[FE.31]
Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro![FA1.3]
Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.[FE.32]
Mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.[FE.35]
La ricxulo havas multe da mono.[FE.37]
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.[PE.1352]
Nur nun sxi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de sxi la malvarmo.[M.148]
Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo.[FE.32]
Da-esprimo neniam estas komplemento de cxefverbo, sed cxiam rekta priskribo de cxefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo trovigxas da butero.* *Sxi acxetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo trovigxas iom da butero. Sxi acxetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo trovigxas butero. Sxi acxetis farunon.)
Nombraj vortetoj aperas normale sen da kiel rekta priskribo de cxefvorto:
Mi havas cent pomojn.
Tiu cxi vilagxo havas du mil logxantojn.
Nombrovortoj kun O-finajxo aperas kiel cxefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:
Mi havas centon da pomoj.[FE.14]
Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj.[FE.14]
Mi acxetis dekduon da kuleroj.[FE.14]
Post da oni ne povas uzi N-finajxon, cxar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaux da tamen povas esti objekto. Sed gxi ofte estas vorto, kiu ne povas ricevi N-finajxon, ekz. kvanta E-vorto aux kvanta vorteto:
La ricxulo havas multe da mono.[FE.37] = La ricxulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La ricxulo havas multe da monon.*)
Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)