PMEG

A-vortaj nombrovortoj

Nombraj vortetoj kun A-finajxo «

Se oni aldonas la finajxon A al nombra vorteto, oni kreas A-vorton, kiu montras pozicion en vicordo. Ordinara A-vorto povas havi diversajn signifojn laux la kunteksto, sed nombra vorteto kun A-finajxo cxiam montras vicordon:

  • unua = en pozicio numero unu en vicordo (havanta neniun antaux si)
  • dua = en pozicio numero du en vicordo (havanta unu antaux si)
  • tria = en pozicio numero tri en vicordo (havanta du antaux si)
  • kvara = en pozicio numero kvar en vicordo (havanta tri antaux si)
  • deka = en pozicio numero dek en vicordo (havanta naux antaux si)

Vicordaj nombrovortoj ricevas J-finajxon kaj N-finajxon same kiel ordinaraj A-vortoj:

  • La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.[FE.12]

Se oni aldonas A-finajxon al plurvorta nombro, oni povas kunmeti la tuton en unu vorton, sed oni ankaux povas lasi la apartajn vortojn. Cxiuokaze oni metas A-finajxon nur laste. Se oni kunmetas, oni povas skribi dividostrekojn por klareco. Tiam oni metu la strekojn tie, kie estas spacetoj en la origina plurvorta nombro:

  • Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.[FE.12] = ...dudek-sepa... (aux ...dudeksepa...)

  • Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.[FE.12] = ...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua. Anstataux dudek-duan oni povas skribi ankaux dudekduan, sed anstataux mil-sepcent-tridek-dua oni ne skribu *milsepcenttridekdua*, cxar tio estas tro malklara.

  • Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.[FE.12] = ...dek unua... dek dua.

  • La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.[FE.12] = ...kvindek unua...

  • Tio okazis en la kvindekaj jaroj. = ...iam en la jaroj de 1950 gxis 1959 inkluzive.

  • Sxi estas la dua plej bona en nia klaso, kaj mi estas la tria. Nur unu estas pli bona ol ni.

Iuj opinias, ke kunmetado estas deviga, kiam oni aldonas A-finajxon, sed la Fundamento uzas ambaux skribmanierojn. Kunmetado kun dividostrekoj povas esti pli klara (eble ankaux pli logika), sed la elekto estas libera.

Kun O-finajxo, kaj kun la sufiksoj OBL, ON kaj OP oni cxiam devas kunskribi cxi tiajn nombrojn.

Kiam oni uzas vicordan esprimon apud nombra vorteto, oni metu la vicordan esprimon unue por klareco:

  • Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj. Se oni dirus la dek unuaj tagoj estus risko, ke oni komprenus dek kiel parton de la vicorda esprimo, do kiel la dek-unuaj tagoj.

ON-vortoj kun A-finajxo «

ON-vortoj kun A-finajxo estas ordinaraj A-vortoj.

  • duona = havanta nur duonon de sia plena grandeco
  • triona = havanta nur trionon de sia plena grandeco
  • centona = havanta nur centonon de sia plena grandeco
  • Gxi estas longa je duona metro. Gxia longo estas 50 centimetroj.

  • Kvaronan horon li restis. Li restis dek kvin minutojn.

Altaj nombrovortoj kun A-finajxo «

Altaj nombrovortoj kun A-finajxo estas ordinaraj A-vortoj, kiuj teorie povas havi diversajn signifojn laux la kunteksto. Sed en la praktiko preskaux nur vicorda signifo aperas: Nia miliona kliento ricevos specialan donacon.

Nula «

Nulo origine estis ordinara O-vorto. Nula estas do ordinara A-vorto, kiu teorie povas esti uzata kun diversaj signifoj laux la kunteksto, ekz. kun vicorda signifo: je la nula horo kaj tridek minutoj. En la praktiko gxi estas uzata preskaux nur kun la signifo "neekzistanta, senvalora, nevalida": Bruo potenca, nula esenco.[PE.203]

Miksitaj nombroj kun A-finajxo «

Vicordaj A-vortoj el miksitaj nombroj estas teorie eblaj, sed apenaux rekomendindaj: *nia du-milion-unua kliento*. Oni uzu prefere esprimojn kun numero: nia kliento numero du milionoj unu.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva