PMEG

Miksitaj nombroj

Kiam oni miksas nombrajn vortetojn kaj O-vortajn nombrovortojn en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Nombraj vortetoj volas esti rektaj priskriboj de cxefvorto, dum O-vortaj nombrovortoj mem estas cxefvortoj kun da-esprimo post si. Necesas iel elturnigxi.

Nombraj vortetoj kaj ON-vortoj kune «

  • Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aux da frankoj).[FE.14] Kaj kvar kaj duonon frankojn (kun du objektoj), kaj kvar kaj duonon da frankoj (kun da rilate al nombra vorteto), estas iom strangaj. Nuntempe oni preferas uzi ON-vorton kun A-finajxo en cxi tiaj okazoj: kvar kaj duonan frankojn. Tio estas rekomendinda.

Nombraj vortetoj kaj altaj nombrovortoj kune «

Cxe kompleksaj precizaj nombroj, en kiuj estas altaj nombrovortoj kun O-finajxo, kaj cxe la fino ankaux nombraj vortetoj, estas rekomendinde cxiam uzi da por ligi la nombron al la nombrata afero. Kvankam estas tre nekutime uzi da kune kun nombraj vortetoj, tio neniel estas erara:

  • Tie logxas 1.500.000 homoj. = Tie logxas unu miliono (kaj) kvincent mil da homoj. Oni ankaux povas diri: ...unu kaj duona milionoj da homoj. Aux: ...unu komo kvin milionoj da homoj.

  • Mi havas unu milionon da euxroj. Se mi ricevos ankoraux unu euxron, mi havos unu milionon unu da euxroj. Prefere ne *...havos unu milionon unu euxrojn*, cxar tio estus gramatike tre stranga kun du malsamspecaj objektoj.

  • Li havas 10.300.978 $. = Li havas dek milionojn tricent mil nauxcent sepdek ok da dolaroj. Unu alternativo estus: Li havas 10,300978 milionojn da dolaroj = Li havas dek komo tri nul nul naux sep ok milionojn da dolaroj. Sed tio estas tro peza esprimomaniero, precipe por parola uzo.

Noto: Ofte aperas la ideo solvi tiun cxi problemon per transformado de la O-vortaj nombrovortoj en nombrajn vortetojn: *milion*, *miliard*, *bilion* k.t.p. Tio estus tro drasta sxangxo de la lingvo (kaj *miliard* estus tre malfacile elparolebla). Levigxus ankaux la demando, kiel akcenti la novajn vortojn. Cxu oni diru *milIon* (laux la normala akcentoregulo), aux *miliOn* (kontraux la regulo)? Oni rimarku, ke *milIon* konfuzigxus kun la vorto milio + N-finajxo. Se oni uzas apostrofon, miliOn', la vorto restas O-vorto, kaj oni tamen devas uzi da (kaj iafoje J kaj N). Aliaj proponis *miljon*, *miljard*, *biljon* k.t.p. (kiuj havus akcenton jen la "i").


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva