- mi
- "la parolanto"
- ni
- "la parolanto kaj alia(j) persono(j)"
- vi
- "la alparolato(j)"
- li
- "la priparolata vira persono aux persono kun nekonata sekso"
- sxi
- "la priparolata ina persono"
- gxi
- "la priparolata ajxo, besto aux infaneto"
- ili
- "la priparolataj personoj, ajxoj, bestoj aux infanetoj"
- oni
- "neprecizigita(j) persono(j)"
- si
- "la sama persono kiel la subjekto", se tiu ne estas mi, ni aux vi (aux ci)
Teorie ekzistas ankaux la pronomo ci = "la alparolato" (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.
Personaj pronomoj povas ricevi la finajxon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Cxu vi gxin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.