PMEG

Malgraux

Malgraux montras ion, kio devus malhelpi, sed kio tamen ne sukcesas malebligi la aferon:

  • Cxiuj sukcesoj de Esperanto venis de tio, ke ni cxiam staris forte, malgraux cxiuj ventegoj.[L2.92] Cxiuj ventegoj ne sukcesis malebligi, ke ni staris forte.

  • Post mia forveturo li, malgraux sia malbona farto, veturis ankaux Bruselon.[OV.247] La malbona farto ne sukcesis malebligi la veturon al Bruselo.

  • Se mi ne scius, ke malgraux via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin.[M.46] La ventanimeco ne estas suficxa kialo por nomi lin malbona knabo.

  • Miaj tieaj enspezoj [...] ne suficxis malgraux mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado![L1.113] Oni supozus, ke dank' al la modesta vivado la enspezoj suficxos, sed ne.

  • Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgraux cxio... mi ne povas... ne, mi ankoraux ne povas! Adiaux![M.172] Eble mi devus toleri ankaux ofendojn, sed mi tamen ne povas tion fari. Malgraux cxio ricevas sian signifon de la kunteksto, ekz. "malgraux cxiuj supozoj".

Malgraux tio ke «

Oni povas uzi malgraux ankaux antaux ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Li forveturis malgraux tio, ke mi malpermesis tion. Tio, ke mi malpermesis forveturadon, ne povis malhelpi, ke li forveturis.

Malgraux (tio) ke tre similas al kvankam.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva