PMEG

Rolvortetoj

Rolvortetoj estas vortetoj, kiujn oni metas antaux frazpartoj por montri frazrolojn. Frazparto kun rolvorteto povas roli aux kiel komplemento de verbo, aux kiel priskribo de alia frazparto.

Rolvortetoj normale staras antaux O-vortoj aux O-vortecaj vortoj, sed ankaux I-verboj, subfrazoj, kvantaj E-vortoj kaj kvantaj E-vortecaj vortetoj povas roli O-vortece, kaj havas tiam iafoje rolvorteton antaux si.

Foje oni uzas rolvortetojn antaux lokaj kaj tempaj E-vortoj aux E-vortecaj vortetoj, kvankam tiaj vortoj ne bezonas rolmontrilon por roli kiel komplemento aux priskribo. La rolvorteto tiam nur pliprecizigas la lokan aux tempan signifon.

Grupa divido «

Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:

La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:

Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, aux ecx al cxiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj troveblas en tiu grupo, kiu respondas al la cxefa signifo.

Pli pri rolvortetoj «

Du rolmontriloj samtempe «

Ofte oni uzas cxe frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kunlaboras por montri movigxon al aux de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de direkta N-finajxo kune kun lokaj rolvortetoj. Sed oni uzas ankaux ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Cxe cxiu loka rolvorteto aperas klarigoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.

Ankaux anstataux kaj krom povas kunlabori kun alia rolmontrilo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva