PMEG

Rolmontriloj

Frazo konsistas el cxefverbo kaj frazpartoj, kiuj ludas diversajn rolojn rilate al la cxefverbo. Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontrilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:

  • Nenio. Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, rekoneblas per tio, ke ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rolmontrilo.
  • La finajxo N. La frazrolo objekto, kaj ankaux kelkaj aliaj roloj, rekoneblas per la rolfinajxo N.
  • Rolvortetoj. Tre multaj diversspecaj frazroloj rekoneblas per diversaj rolvortetoj.

La elekto de rolmontrilo ne estas cxiam strikte difinita. En multaj okazoj oni havas plurajn eblojn.

Foje oni uzas por esprimi tre precizan signifon, duoblajn rolmontrilojn: du rolvortetojn aux rolvorteton kune kun N-finajxo.

Foje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto sxajnas esti rolmontrilo. Tion oni povas nomi rolvortajxo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva