PMEG

Ekster

Ekster montras pozicion malinterne de io, cxe la malinterna (ekstera) flanko de io:

  • Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.[FE.26] = Mi staras malinterne de la domo, kaj li estas en la domo.

  • Li logxas ekster la urbo.[FE.31]

  • Ekster la pordo atendas niaj amikoj. = Cxe la malinterna flanko de la pordo... La interna flanko de pordo estas tiu flanko, kiu estas interne de la domo aux cxambro. La malo de ekster pordo do ne estas en pordo, sed interne de pordo (interne de la domo aux cxambro).

Figura uzo «

  • Kian konstantan cxiujaran sumon da mono ni devas havi, por ke la estonteco de nia afero estu tute ekster dangxero.[OV.125] = ...tute ne en dangxero.

  • Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.[PE.1768] = ...pri kio vi nenion scias.

  • Clemency [...] kunebatis la manojn, tute ekster si de eksciteco.[BV.72] Sxi ne povis regi sin pro eksciteco. Sxi estis kvazaux ekster sia propra korpo.

  • Li tre diligente laboras ankaux ekster la oficialaj laborhoroj. Li laboras en alia tempo ol la laborhoroj. Tempa ekster estas tre malofta.

Ekster anstataux krom «

Zamenhof foje uzis ekster anstataux krom, kaj en la signifo de escepta krom, kaj en la signifo de aldona krom:

  • Ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster lauxdaj reklamoj gxi nenion en si enhavas.[OV.263] = Krom la nomo... krom lauxdaj reklamoj... Esceptaj krom.

  • Mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompajxo kaj malverajxo.[BV.46] = ...krom trompajxo kaj malverajxo. Escepta krom.

  • Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj.[FE.30] = Krom tio... Aldona krom.

  • Ekster la respondo letera, ni poste donos al vi ankaux pli vastan respondon en nia gazeto.[OV.104] = Krom la respondo letera... Aldona krom.

Ekster havas normale nur pozitivan signifon, dum krom povas havi jen pozitivan, jen negativan signifon. Ekster anstataux krom estas nuntempe tre malofta.

Ekster + direktaj rolmontriloj «

  • Sxi [...] ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero.[FA2.56] = ...ekiris tute sola al pozicio ekster la pordego...

  • Mi venigis ilin cxiujn ekster dangxeron.[FA3.152] = ...al situacio, kie ne ekzistis dangxero.

  • Felicxe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la rugxan flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kusxanta.[FA3.152] = ...mi savis min al loko ekster la pordo...

Ekster + direkta N-finajxo estas iom aparta, cxar la vorto post ekster ne estas la celo de la movo. La signifo sxajnas fakte pli demova ol almova. Tia uzado estas tamen tute logika. En ekz. ekster la domon la celo estas ekster la domo, ne la domo. Tute same en ekz. en la domon la celo ne estas la domo, sed en la domo. Anstataux ekster + N oni povas ofte uzi el.

Vortfarado «

Ekstere, ekstera = "ekster la koncerna afero, trovigxanta ekstere": Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.[FE.31] (Ofte oni vidas *eksterna* kaj *eksterne* pro konfuzo kun interna, interne.)

Ekster(ajx)o = "ekstera parto, flanko aux spaco": La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno.[FE.31] Tiu domo [...] havis eksterajxon malnovan kaj malgajan.[M.6]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva