PMEG

Identiga priskribo

Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Gxi montras la identecon de la afero. Identigaj priskriboj estu sen rolmontrilo:

  • Li fiancxigxis kun frauxlino Berto.[FE.39] Berto estas identiga priskribo de la vorto frauxlino.

  • En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.[FE.22] La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto lingvo.

  • Ili vizitis la insulon Gronlando.

Legu detale pri identiga priskribo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva