Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aux la objekton pere de la cxefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto sen rolmontrilo:
Sxi estis terure malbela.[FA1.1] Terure malbela estas priskribo de sxi. La priskribo estas perata de la verbo estis.
La juna vidvino farigxis denove fiancxino.[FE.33] Fiancxino estas priskribo de la juna vidvino pere de la verbo farigxis.
La gxojo kaj surprizo faris lin muta![FA3.90] Muta priskribas lin pere de la verbo faris.
Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo.[FE.35] Tolajxo estas perverba priskribo de la objektoj (cxemizojn, kolumojn...). La priskribon peras la verbo nomas.
Legu detale pri perverba priskribo.