PMEG

Rilata kies

Kies = "de kiu". De havas tamen multajn diversajn signifojn. Kies havas nur tri el tiuj signifoj: posedo/aparteno, objekto kaj subjekto. Se temas pri iu alia el la signifoj, kiujn havas de, oni devas uzi de kiu.

Poseda kies «

Rilata kies plej ofte montras posedon aux apartenon:

  • Jen venas la verkisto, kies librojn cxiuj legas. = Jen venas verkisto. + Cxiuj legas la librojn de tiu verkisto. La libroj apartenas al tiu verkisto (cxar li verkis ilin).

  • La cxambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis suficxe vasta.[M.7] = La cxambro estis suficxe vasta. + La pordisto malfermis la pordon de la cxambro.

Objekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan objekton de aga O-vorto:

  • Gxi estas ia ennovajxo, pri kies akceptado aux neakceptado oni devas konsiligxi.[OV.102] = Gxi estas ia ennovajxo. + Oni devas konsiligxi pri la akceptado aux neakceptado de tiu ennovajxo. La priskribo de tiu ennovajxo montras la sencan objekton de neakceptado: Oni devas konsiligxi, cxu oni akceptu aux ne akceptu tiun ennovajxon.

Subjekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan subjekton de aga O-vorto:

  • La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon.[H.33] = La serpento nun portas lian kronon. + Via patro mortis de la mordo de la serpento. De la serpento montras la sencan subjekton de mordo: Via parto mortis, cxar la serpento mordis lin.

Eraraj uzoj de kies «

En iuj lingvoj ekzistas vorto, kiu similas al kies, sed havas pli da signifoj. La Esperanta kies povas nur signifi de kiu, kaj nur kiam temas pri posedo/aparteno, senca objekto aux senca subjekto. Kies ne povas signifi el kiu, al kiu, pri kiu aux simile.

Por kontroli, cxu rilata kies estas gxusta, oni memstarigu la subfrazon. Se oni tiam uzus de, kaj se de montras posedon/apartenon, objekton aux subjekton, tiam oni povas uzi kies en la subfrazo:

  • La asocio, kies unu el la delegitoj li estas, nomigxas UEA. Se oni memstarigas la subfrazon, gxi farigxas: Li estas unu el la delegitoj de la asocio. De montras apartenon. Kies estas do korekta.

Kies ne signifas el kiu «

El povas interalie montri elekton, apartigon aux distingon de unu aux pluraj individuo(j) el grupo de individuoj: El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.[FE.12] Tio iom similas al apartena de, sed ankaux tiam ne eblas uzi kies. Oni devas uzi el kiuj:

  • Venis grupo de junuloj, el kiuj du estis miaj filoj. Ne eblas: *...junuloj, kies du estis miaj filoj.* Memstarigita frazo estas: Du el la junuloj estis miaj filoj. Temas pri apartigo de individuoj el grupo. Oni devas diri el la junuloj, ne de la junuloj. Tial kies ne eblas.

  • La regxo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akusxistinoj, el kiuj unu estis nomata Sxifra kaj la dua estis nomata Pua.[Er.1] Ne eblas diri: *...akusxistinoj, kies unu estis nomata...* Memstara frazo: Unu el la Hebreaj akusxistinoj estis nomata Sxifra...

Foje el montras apartigon de parto de amaso. Ankaux tiam oni ne povas uzi kies:

  • La vino, el kiu mi trinkis nur iomete, estas tro acida. Ne eblas: *La vino, kies mi trinkis...*. Sed oni ja povas diri ...de kiu mi trinkis... De montras tiam formovon, ne apartenon.

Kies ne signifas al kiu «

Rilate al la verbo aparteni oni ne povas uzi kies, sed devas uzi al kiu:

  • Nia asocio, al kiu ne apartenas tiuj personoj, ne havas ian ajn respondecon pri iliaj agoj. Ne eblas: *Nia asocio, kies ne apartenas...* La memstara frazo estas: Tiuj personoj ne apartenas al nia asocio. Oni neniam diras *aparteni de*. Ne eblas do uzi kies.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva