PMEG

Rilata kio

Rilata kio reprezentas alian tabelvorton je O «

Rilata kio povas esti uzata kiel frazenkondukilo simile al rilata kiu. Oni uzas rilatan kio anstataux rilata kiu, se la subfrazo priskribas tabelvorton je O:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata. = Mi volas, ke tio estu obeata. + Mi diris tion.

  • Mi faros cxion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.[M.36]

  • La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn.[M.188]

  • Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis.[FA1.150]

Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:

  • Redonu, kion vi prenis. = Redonu tion, kion vi prenis.

  • Post du aux tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la cxambron.[M.182] = ...ne havos ion, per kio mi povus hejti la cxambron.

Kvazaux subkomprenata io «

Oni uzas rilatan kio anstataux kiu, se la subfrazo priskribas O-vortecan A-vorton kun tre gxenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas subkomprenata post la A-vorto. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan esprimon kun io:

  • La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian.[L1.321] (≈ *La sola io, kion mi deziras...*)

  • La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson.[FA3.89]

  • Okazis la plej bona, kion oni povus imagi.

  • La juna grafino en la kalesxo diris, ke la pomarbo estas la plej cxarma, kion oni povas vidi, ke gxi estas la printempo mem en sia plej bela prezentigxo.[FA3.18] Sxi opiniis, ke la pomarbo estas la plej cxarma vidajxo entute ebla. Se sxi nur volus diri, ke gxi estas la plej cxarma arbo el cxiuj arboj, tiam sxi dirus: ...la plej cxarma (arbo), kiun oni povas vidi...

Se oni ja enmetas O-vorton, ekz. afero, oni devas cxiam uzi rilatan kiu: La sola afero, kiun mi deziras... La unua afero, kiu okazis... Okazis la plej bona afero, kiun oni povus imagi.

Se la signifo de O-vorteca A-vorto estas malpli abstrakta, kaj oni subkomprenas ian veran O-vorton, tiam oni uzu kiu. Vidu ankaux la cxi-antauxan ekzemplon pri pomarbo:

  • Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero.[M.34]

  • Cxiu estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun sxi vidis.[FA1.54]

Priskribo de tuta frazo «

Oni uzas rilatan kio anstataux kiu ankaux por priskribi tutan frazon. Tiam kio reprezentas la ideon de la tuta priskribata frazo:

  • Li [...] donadis multe da mono al la malricxuloj, kio estis tre lauxdinda.[FA1.4] = Li donadis multe da mono al la malricxuloj. + Tio estis tre lauxdinda. Kio reprezentas la tutan frazon: Li donadis multe da mono al la malricxuloj.

  • Sxi havas sxatokupon, kio estas bona. = Estas bone, ke sxi havas sxatokupon. Komparu kun: Sxi havas sxatokupon, kiu estas bona. = Sxi havas bonan sxatokupon.

  • La filmo estis tute teda, pro kio li foriris jam antaux la fino. = Cxar la filmo estis tute teda, li foriris... Oni teorie povus uzi kial anstataux pro kio en tiaj cxi frazoj, sed kial estas ege malofte uzata kiel rilata vorto.

Foje rilata kio ne reprezentas gxuste la priskribatan frazon, sed ian alian frazan aux frazecan ideon:

  • Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero.[FA3.58] Cxi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de kuriero, sed la ideon ke li havus oficon de kuriero, aux havi oficon de kuriero.

Iafoje oni povus anstataux rilata kio uzi kiu + gxeneralsignifan O-vorton (ekz. afero aux okazo) por reprezenti tutan frazon. Tio tamen okazas tre malofte: Eble ili ne venos, por kiu okazo ni devas esti preparitaj. = Eble ili ne venos, por kio ni devas esti preparitaj.

Rilata kio-frazo, kiuj priskribas tutan cxeffrazon, estas principe plurakonta. Oni povas same bone uzi memstaran cxeffrazon anstataux la subfrazo: Li donadis multe da mono al la malricxuloj. Tio estis tre lauxdinda.Sxi havas sxatokupon. Tio estas bona.Eble ili ne venos. Por tiu okazo ni devas esti preparitaj.

Iafoje plurakonta kio-frazo estas enmetita kiel komentofrazo ene de frazo aux antaux tiu frazo, kiun gxi priskribas:

  • La hospitalo estas apartigita de la strato per suficxe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj logxantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn.[FA1.82] Kio reprezentas la ke-frazon ke multaj maldikaj..., sed la kio-frazo estas enmetita en la ke-frazon tuj post ke. Tia cxi frazkonstruo eble ne estas rekomendinda, cxar efektive iom malfacile komprenebla.

  • En la brakoj ili tenis partojn de sxipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio sxajnis al la regxidino la plej terura — virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.[FA1.60] Kio reprezentas la frazan ideon: Ili tenis en la brakoj virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Tio sxajnis al sxi la plej terura.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva