I = "fari certan agon (aux esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo de la radiko".
La finajxo I reprezentas cxi tie cxiujn verbajn finajxojn: I, AS, IS, OS, US kaj U.
Aga radiko kun verba finajxo havas cxiam sian propran signifon:
Se unu el la signifoj de plursignifa radiko estas ago, tiu ago estas kompreneble la ago de la verba formo. Ekz. KONSTRU havas plurajn signifojn. Unu el tiuj signifoj estas ago. La verbo konstrui havas tial gxuste tiun agan signifon.
Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed foje oni povas heziti. Cxe multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili ricevas kun verba finajxo, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo, kaj oni ankoraux ne decidis, kiun agan signifon ili havu. Farante verbon el tia radiko oni devas do mem trovi tauxgan agon. Se estas eble, oni komparu kun aliaj similaj radikoj. Foje nenia ago vere proksime rilatas al la radiko. Tiam oni eble ne faru verbon el la radiko, cxar la verbo farigxus tro malfacile komprenebla.
Se radiko per si mem montras econ aux staton, la verba formo normale signifas "esti tia" aux "agi kun tia eco":
Legu ankaux pri verbigo de perverba priskribo.
Normale cxi tia verbo ne signifas "igxi tia" aux "igi tia". Cxe ecaj kaj stataj radikoj oni uzas la sufiksojn IGX kaj IG por krei tiajn signifojn.
Se la radiko montras ilon, aparaton aux simile, la verbo normale signifas "uzi tian ilon en gxia kutima maniero":
Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas "provizi per tia substanco":
En cxi tiaj verboj oni foje uzas la sufikson UM, ofte senbezone, aux la neoficialan sufikson IZ, plej ofte same senbezone.
Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas "esti kiel tia persono", "agi kiel tia homo":
Bestaj radikoj kaj multaj aferaj radikoj signifas en verba formo "agi kiel tia besto aux afero":
Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute gxenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime rilatas al la signifo de la radiko:
Se la radiko mem montras agon, tiu aga signifo estas jam per si mem lauxsence tia, ke gxi povas aux ne povas esti direktita al rekta objekto: SID = sido (estado en certa pozicio, ago lauxsence senobjekta) → sidi (senobjekta verbo), KUR = kuro (movigxo, ago lauxsence senobjekta) → kuri (senobjekta verbo), PAF = pafo (ago lauxsence objekta) → pafi (objekta verbo), POSTUL = postulo (ago lauxsence objekta) → postuli (objekta verbo).
Kiam oni elektas verban signifon por ne-aga radiko, tiam oni elektas ankaux, cxu gxi estu objekta aux senobjekta. Nenia regulo decidas pri tio. Legu ankaux pri verboj kun kaj sen IG, kaj pri objektaj kaj senobjektaj verboj.