Rolvortetoj estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj kunmetoj estas aux kombinoj aux frazetvortoj. Oni devas fari distingon inter tiuj du manieroj uzi rolvortetojn prefiksece. En frazetvorto la rolvorteto rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste. En kombino la rolvorteto rilatas al io alia, kio eble ecx ne estas esprimita.
Vortoj kun prefikseca rolvorteto plej ofte estas frazetvortoj. Tia kunmeto devenas de frazeto. La rolvorteto estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu gxi rilatas en la plena frazeto:
Prefikseca rolvorteto ankaux povas esti preciziga antauxelemento en kombino. En tia vorto la rolvorteto tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed rilatas al io alia:
Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca rolvorteto ofte ripetigxas antaux tio, al kio gxi vere rilatas:
Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.[FE.31]
Mi pro singardeco faros unu fojon cxirkauxiron cxirkaux la domo.[BV.47]
Mi kontraux vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontrauxparolos.[BV.28]
Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.[FE.35]
Neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo.[FK.267]
Ofte oni ne ripetas la rolvorteton antaux tio, al kio gxi rilatas, sed uzas anstatauxe alian rolvorteton:
Gxi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontrauxparolas al la scienco.[OV.328] Al anstataux ripeto de kontraux.
Tio, al kio la prefikseca rolvorteto rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de cxi tia verbo:
La belan Saran li jam kelkfoje cxirkauxiris.[Rn.41] = Cxirkaux la bela Sara li jam kelkfoje (cxirkaux)iris.
Sxi transiris la sojlon.[M.134] = Sxi (trans)iris trans la sojlo.
Sed tre ofte la objekto de cxi tia verbo estas io tute alia sen rekta rilato al la prefikseca rolvorteto: Alportu al mi metron da nigra drapo.[FE.32]
Ne ekzistas gxeneralaj reguloj, kiuj decidas, kio estu objekto de cxi tia verbo (se gxi entute estas objekta). Legu pli pri objektaj kaj senobjektaj verboj.
El povas esti tute normala prefikseca rolvorteto en kombinoj kaj frazetvortoj, ekz.: eliri (kombino) = "iri el io", elbati (kombino) = "bati ion el io", el (la) lito → ellitigxi (frazetvorto) = "levigxi el (la) lito".
Sed prefikseca el estas en kombinoj ankaux uzata kun la speciala signifo "komplete, gxisfine, gxisprete, gxis rezulto, gxis difekto, gxis malapero":
Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:
Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala gxisfina signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon "gxisfine". Oni tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen cxiam atenti, ke la uzata radiko aux vorteto tauxgu lauxsence en la aktuala vorto, ekz.: trabori, trakuri, forkasxi, satmangxi, finkanti, finfari, finmangxi k.t.p.
Iuj kontrauxas al prefikseca FIN por gxisfineco, sed malgraux diversaj teoriaj argumentoj, FIN farigxis suficxe populara en tiu rolo. Cxiuokaze prefikseca FIN estas cxiam komprenata.
Oni ankaux povas tian cxi signifon montri per plurvortajxo, kio estas ofte la plej bona solvo: legi gxisfine, kuri tra la tuta urbo, mangxi gxis sateco, kanti gxis la fino, kanti la tutan kanton k.t.p.
Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti gxenerale uzata prefiksece por la signifo "gxisfine". Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu estas Zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian rimedon.
En frazetvortoj (kun A-finajxo aux E-finajxo) prefikseca pri estas uzata en ordinara maniero, ekz.: pri amo → priama = "tia, ke gxi temas pri amo", pri nutro → prinutra = "tia, ke gxi temas pri nutr(ad)o".
En kombinoj prefikseca pri kreas objektajn verbojn. Aux gxi faras senobjektan verbon objekta, aux gxi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon. Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:
Li silentis pri la afero. → Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni silentas.
Li pensis multajn pensojn pri sxi. → Li pripensis sxin per multaj pensoj. Pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la pensoj. Pripensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.
En iaj okazoj cxi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-komplemento, sed ekz. de-komplemento aux al-komplemento. En tiaj verboj pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por sxangxi la frazrolojn. Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:
rabi → prirabi
semi → prisemi
jxeti → prijxeti
konstrui → prikonstrui
sercxi → prisercxi
lumi → prilumi = "jxeti sian lumon ien"
Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi. Lumigi = "fari tiel ke io lumu, provizi per lumo".
pluvi → pripluvi
Dum pluvi estas sensubjekta verbo, la verbo pripluvi bezonas subjekton.
Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon, kiu iel rilatas al la origina signifo:
En tia uzo pri similas al la sufikso UM.