PMEG

DIS

DIS = "for en malsamaj aux pluraj direktoj, malkunen". DIS estas uzata nur antaux agaj vortoj, kaj cxiam montras manieron de la ago aux rezulton de la ago.

Movaj vortoj «

Cxe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj movigxas for en malsamaj direktoj:

  • iri disiri = iri for en malsamaj direktoj
  • kuri diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
  • jxeti disjxeti = jxeti for en malsamaj direktoj
  • sendado dissendado = sendado for en pluraj direktoj

Jam dis-signifaj vortoj «

Cxe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:

  • sxiri dissxiri = per sxir(ad)o dividi en pecojn
  • rompi disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn
  • pecigi dispecigi = pecigi kaj dismeti
  • haki dishaki = haki en pecojn
  • vastigo disvastigo = vastigo en pluraj direktoj
  • de disde = "de" en formova aux malsimileca signifo

La vorto disde povas foje esti utila anstataux de rilate al pasiva participo, aux anstataux de rilate al verbo. En disde la prefikso DIS escepte aperas antaux neaga vorto.

Kunig-signifaj vortoj «

Cxe vorto kun ia kuniga signifo DIS anstatauxigas la kunigan signifon per disiga. DIS tiam egalas al MAL:

  • volvi disvolvi = malvolvi
  • faldi disfaldi = malfaldi
  • sigeli dissigeli = malsigeli, rompi sigelon

Ordinara radiko «

  • disa = malkuna, dividita, maldensa
  • dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj aux malsamaj direktoj
  • disen = malkunen, en malsamajn lokojn aux malsamajn direktojn
  • disa disigi = igi disa(j), disdividi disigxi = igxi disa(j), disdividigxi, dismovigxi
  • disa karno diskarni aux diskarnigi = forigi aux dissxiri ies karnon
  • disaj membroj dismembrigi = disdividi laux la membroj (membro estas cxi tie aux korpa membro, aux difinita parto de tutajxo)

Noto: Oni ankaux provis uzi DIS memstare anstataux disen, precipe en poezio: La mon' ruligxis sur la planko dis. (Ekzemplo laux K. Kalocsay.) Normale oni ne povas tiel uzi DIS.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva