EKS = "iam antauxe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia". EKS estas uzata precipe cxe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaux cxe alispecaj vortoj:
- regxo → eksregxo = persono, kiu antauxe estis regxo, abdikinta regxo
- ministro → eksministro = persono, kiu antauxe estis ministro
- edzo → eksedzo = persono, kiu antauxe estis edzo
- (ge)edzigxi → eks(ge)edzigxi = rompi, cxesigi (ge)edzecon
- amiko → eksamiko = persono, kiu antauxe estis amiko
- kolonio → ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sed kiu sendependigxis
- moda → eksmoda = ne plu moda
Cxe besta vorto EKS havas la specialan signifon "kastrita":
- bovo → eksbovo = kastrita bovo
- virkato → eksvirkato = kastrita virkato
- cxevalino → ekscxevalino = kastrita cxevalino
- eksa = iama, ne plu estanta
- eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, cxesigi
- eksigxi = abdiki, depostenigxi, forlasi postenon, laboron aux okupon
Iafoje oni povus uzi EKS kiel ekkrian vorteton: Eks pri tio! ≈ "Nun tio ne plu okazos! Nun tio ne plu gxenos nin!"