EK = "komenco de ago, subita ago". EK estas uzata nur cxe agaj vortoj, kaj cxiam montras manieron de la ago.
Plej ofte EK montras, ke ago komencigxas. Gxi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aux neatenditeco:
La vorto ekde povas foje esti utila anstataux de rilate al pasiva participo, aux anstataux de rilate al verbo. En ekde la prefikso EK escepte aperas antaux neaga vorto.
Ankaux la sufikso IGX povas en iuj okazoj montri komencon de ago (sidigxi, estigxi k.s.). EK tiam montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IGX.
Foje EK montras subitan agon, kiu dauxras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:
EK estas ofte uzata kiel ekkria vorteto, aux kiel ordinara radiko: