PMEG

GE

GE = "ambaux seksoj". GE estas uzata cxe viraj kaj sekse neuxtraj vortoj por doni al ili ambauxseksan signifon.

Legu ankaux pri la sufikson IN kaj pri prefikseca VIR.

Paroj «

GE plej ofte montras paron:

  • patro gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
  • edzo geedzoj = edzo kaj lia edzino
  • fiancxo gefiancxoj = fiancxino kaj sxia fiancxo
  • mastro gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro
  • cikonio gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro
  • doktoro gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o

Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaux estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenaux uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.

Grupo de parencoj «

GE ankaux estas uzata cxe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaux seksoj:

  • frato gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
  • filo gefiloj = filo(j) kaj filino(j)
  • nevo genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)

Ambauxseksa grupo «

GE estas ankaux uzata pli gxenerale por montri, ke ambaux seksoj cxeestas en grupo:

  • knabo geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
  • lernanto gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
  • samideano gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj
  • doktoro gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj
  • homo gehomoj = homoj el ambaux seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)

Se vorto per si mem estas sekse neuxtra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaux seksoj cxeestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.

Rilatas al ambaux seksoj «

Malofte GE aperas antaux io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaux seksojn, ofte kun sxerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:

  • lernejo gelernejo = lernejo por ambaux seksoj
  • sola gesolaj = solaj kiel paro

GE-vortoj estas normale multe-nombraj «

GE-vorto kun O-finajxo povas normale esti nur multe-nombra, cxar devas esti pli ol unu por ke ambaux seksoj povu cxeesti. Sed oni iafoje provas strecxi la signifon de GE al la simila signifo "iu ajn el la du seksoj". Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = "patro aux patrino", geedzo = "edzino aux edzo". Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias gxin nelogika kaj nekorekta. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco montros, cxu ili akceptigxos. GE-vorto kun alia finajxo ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = "decido de ambaux gepatroj (pri infano)", gepatra lingvo = "lingvo de ambaux gepatroj". Alie oni dirus patrina lingvo aux patra lingvo. (Oni uzas tamen gepatra lingvo ankaux kiel gxeneralan esprimon por denaska lingvo, cxar tian lingvon oni plej ofte lernas de ambaux gepatroj.)

Ordinara radiko «

  • gea = rilata al ambaux seksoj

Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva