AN = "membro de grupo, logxanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko" k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antaux AN, cxiam montras, al kio la ano apartenas:
- klubo → klubano = membro de klubo
- familio → familiano = membro de familio
- Euxropo → Euxropano = logxanto de Euxropo
- Francujo → Francujano = logxanto de Francujo
- vilagxo → vilagxano = logxanto de vilagxo
- kamparo → kamparano = logxanto de kamparo
- kongreso → kongresano = partoprenanto en kongreso
- Kristo → Kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.
- Budho → Budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.
- Islamo → Islamano = kredanto je Islamo
- respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke sxtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
- sxipo → sxipano = homo, kiu servas sur sxipo
- civito → civitano = plenrajta membro de sxtato
- estraro → estrarano = membro de estraro
- UEA → UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
- alia domo → alidomano = logxanto de alia domo
- sama lando → samlandano = logxanto de la sama lando
- sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio
- ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.
- anigxi = farigxi membro, aligxi al grupo