AJX = "(konkreta) afero". Plej ofte AJX montras ion konkretan, sed tio ne estas nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC, kiu cxiam montras ion abstraktan (kvaliton aux staton). La diferenco inter AJX kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed inter afero kaj kvalito/stato.
Plej ofte oni metas AJX post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-vorto). La rezulta AJX-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:
Multaj AJX-vortoj havas specialan signifon. Dolcxajxo ne estas iu ajn dolcxa afero, sed io aparte farita por gusti dolcxe. Belajxo ne estas iu ajn bela ajxo, sed afero, kiu reprezentas belecon, aux kiu beligas ion.
Oni ankaux povas uzi AJX cxe aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AJX-vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo dependas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretajxo kiu faras la agon, konkretajxo uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:
Oni povas foje aldoni participan sufikson por plia precizeco: drasxatajxo (greno, kiun oni drasxas), drasxitajxo (greno, kiun oni jam drasxis), drasxotajxo (greno, kiun oni intencas drasxi), brulantajxo (io, kio estas brulanta), brulintajxo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AJX-vorto plene suficxas.
Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretajxo, tiam AJX povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun klariga AD kaj klariga EC:
Oni uzas AJX ankaux post aliaj radikoj (ankaux radikoj kun konkreta signifo), post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AJX-vortoj montras ian (konkretan) aferon kun rilato al tio, kio staras antaux AJX:
Aparta grupo de AJX-vortoj estas mangxajxoj. Plej ofte tio, kio staras antaux AJX, montras ion mangxeblan. La tuta vorto montras mangxajxon preparitan el tio:
En aliaj tiaj vortoj la antauxelemento ne estas io mangxebla: