AR = "tuto aux kolekto de multaj samspecaj aferoj". Tio, kio staras antaux AR, cxiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto.
AR povas montri cxiujn en la mondo, aux cxiujn en unu regiono:
- homo → homaro = cxiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento
- birdo → birdaro = cxiuj birdoj en la mondo aux en unu regiono
- gazeto → gazetaro = cxiuj gazetoj en unu regiono
AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj:
- verko → verkaro = cxiuj verkoj de unu auxtoro
- estro → estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo
- arbo → arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj
- haro → hararo = cxiuj haroj sur ies kapo
- tendo → tendaro = grupo de tendoj uzata kiel provizora logxejo
- sxafo → sxafaro = cxiuj sxafoj de unu posedanto aux en unu loko
- mangxilo → mangxilaro = cxiuj diversaj mangxiloj de unu hejmo/tablo/posedanto
- meblo → meblaro = cxiuj mebloj de unu cxambro/apartamento/domo
- membro → membraro = cxiuj membroj de ekz. klubo
- altaj montoj → altmontaro = masivo aux cxeno de altaj montoj
AR povas montri ion, kio konsistas cxefe el pluraj samspecaj aferoj, sed ne nur el tio:
- vorto → vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili
- kanto → kantaro = libro kun kolekto de kantoj
- horo → horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala
- demando → demandaro = listo de respondendaj demandoj
- sxtupeto → sxtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj sxtupetoj (= eskalo)
- vagono → vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)
- aro = grupo, kolekto, grego k.s.
- arigi = meti en grupon, kolekti
- ara = grupa
- granda aro → grandare = en granda aro