EM = "inklino al io". La radiko antaux EM normale ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo. EM-vortoj do normale devenas de verboj.
EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aux dauxre tendencas al la ago:
Iafoje oni uzas EM por momenta aux okaza deziro, aux por pasanta bezono:
Oni povas alternative uzi kunmetojn kun vola: mangxivola, vengxovola. Sed normale EM suficxas.
En kelkaj vortoj EM montras kapablon:
Oni ankaux povas uzi kunmetojn kun pova aux kapabla: decidpova, inventokapabla. Vidu ankaux IV. Normale tamen EM estas suficxe klara.
En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:
Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:
EM-vortoj normale estas faritaj el verboj, kaj gastema tial povas komprenigxi kiel "ema mem gasti", muzikema kiel "ema mem muziki" k.t.p. Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetojn kun ama: gastama = "tia, ke oni amas gastojn", muzikama = "tia, ke oni amas muzikon", samseksama = "tia, ke oni amas la propran sekson". Aliflanke, kiam AM sxajnas tro forta aux sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.
EM-vortoj havas plej ofte A-finajxon, sed povas havi cxian ajn finajxon. Cxe O-finajxo oni antauxe kutimis cxiam aldoni la sufikson EC: mangxemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Suficxas mangxemo, timemo k.t.p.
Antaux la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara:
Kiel ordinara radiko EM normale montras nedauxran, momentan inklinon: