PMEG

EJ

EJ = "loko, spaco, domo, cxambro k.s. destinita por io". Komparu kun UJ kaj ING. Tio, kio staras antaux EJ, cxiam estas tio, kio okazas aux trovigxas en la loko.

Agejoj «

EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:

  • lerni lernejo = loko destinita por lernado
  • promeni promenejo = loko arangxita por promenado
  • dormi dormejo = cxambro por dormado
  • eliri elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri
  • redakti redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)
  • ankrado ankradejo = loko por ankrado, loko kie eblas ankri
  • akcepti akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)
  • kongreso kongresejo = loko, kie okazas kongreso
  • necesa necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)
  • pregxi pregxejo = loko por pregxado kaj aliaj religiaj agadoj

La vorto pregxejo estas tradicie uzata precipe por Kristana pregxejo, dum oni preferas specialajn vortojn por pregxejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed pregxejo ja povas esti uzata por cxia religio. Por Kristana pregxejo ekzistas ankaux la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: Kristana pregxejo, Islama pregxejo, Hinduisma pregxejo k.t.p.

Tenejoj, vendejoj «

EJ povas montri lokon, kie oni tenas aux vendas ion:

  • trezoro trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata
  • ankro ankrejo = loko, kie oni tenas ankrojn
  • cxevalo cxevalejo = loko (domo) por cxevaloj
  • auxto auxtejo = loko por teni aux prizorgi auxtojn
  • mallibero malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)
  • cigaro cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, cxambro en kiu oni tenas cigarojn
  • cxapelo cxapelejo = vendejo aux tenejo de cxapeloj
  • viando viandejo = vendejo aux tenejo de viando
  • libro librejo = vendejo de libroj (kolekto aux kolektejo de libroj estas biblioteko)

Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, cxapeltenejo, cxapelvendejo, librovendejo k.t.p.

Produktadejoj «

Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:

  • rizo rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon
  • orangxo orangxejo = loko, kie oni kultivas orangxarbojn
  • tabako tabakejo = loko, kie ni kultivas tabakon
  • vito vitejo = gxardeno de vitoj, vinbergxardeno

Se temas pri fabriko aux simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetojn: tabakfarejo = "loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakajxojn", sxtalejo aux sxtalfabriko = "fabriko de sxtalo", gisejo aux gisfabriko = "fabriko de gisoj kaj gisajxoj".

Naturaj abundejoj «

Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:

  • herbo herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)
  • sablo sablejo = loko, kie abundas sablo
  • glacio glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glacxero)

Loko por persono aux grupo «

EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo aux speco de personoj laboras, agas, vivas aux simile:

  • tajloro tajlorejo = loko, kie tajloro laboras
  • sxuisto sxuistejo = loko, kie sxuisto laboras
  • episkopo episkopejo = palaco de episkopo
  • ministro ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro
  • konsulo konsulejo = loko, kie servas konsulo
  • stabo stabejo = loko, kie laboras stabo
  • virino virinejo = logxloko por virinoj, haremo, bordelo
  • malsanulo malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)

Figura uzo «

EJ-vorto, kiu montras ian oficejon aux laborejon, povas ankaux esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:

  • La tuta redaktejo [= redakcio] klopodis por fini la jxurnalon gxustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la jxurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.

  • La ministrejo [= ministerio] pri financoj hieraux informis, ke...

  • Cxu la konsulejo donis al vi vizon?

Ordinara radiko «

  • ejo = loko (destinita por ia speciala afero)

Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva