ISM = "doktrino, movado, sistemo, agmaniero" k.s. Foje ISM-vorto ankaux montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio gxi staras. (La sufikso ISM estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)
Legu pri paraj "ist"-vortoj kaj "ism"-vortoj.
ISM povas stari post propra nomo de persono:
- Budho → Budhismo = la religio fondita de Budho
- Stalino → Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino
ISM povas stari post vorto por adepto de fama persono:
- Kristano → Kristanismo = la religio de la Kristanoj, la religio de Kristo
- Konfuceano → Konfuceanismo = la filozofio de la Konfuceanoj, la filozofio de Konfuceo
En tiaj vortoj AN estas superflua (sed ne mallogika). Oni uzas gxin pro influo de nacilingvaj vortoj.
ISM povas stari post temo aux karakterizajxo de la sistemo, doktrino k.t.p.:
- kolonio → koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta sxtato
- spirito → spiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj
- vegetara → vegetarismo = sistema nemangxado de viando
- komuna → komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado
- kapitalo → kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
- kubo → kubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn
- alkoholo → alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
- plumbo → plumbismo = malsano pro venenigxo de plumbo
- internacia → internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro
- nova → novismo = tendenco cxiam voli krei ion novan
- ...adas → adasismo = (mallerta) rimado pere de sufiksoj (ekz. AD), ekzemplo de tia rimado (ekz. kantadas — amadas)
ISM povas stari post speco de persono. Tia ISM-vorto montras agmanieron de tia persono:
- kanibalo → kanibalismo = homomangxado fare de homo
- diletanto → diletantismo = amatoreca kaj fusxa agado
- patrioto → patriotismo = amo kaj dedicxo al la propra patrujo
- Zamenhof → zamenhofismo = esprimomaniero propra al Zamenhof
Post nomo de lingvo ISM montras dirmanieron propran al tiu lingvo:
- la Angla lingvo → Anglismo = apartajxo de la Angla lingvo
- la Cxina lingvo → Cxinismo = apartajxo de la Cxina lingvo
- Latino → Latinismo = apartajxo de Latino
Anglajxo, Cxinajxo k.t.p. povas esti io ajn dirita aux skribita en la koncerna lingvo. En tiaj vortoj mankas la ideo, ke temas pri esprimo aparta aux speciala.