ING = "tenilo, en kiun oni (parte) metas ion". Komparu kun UJ. Tio, kio staras antaux ING, normale estas tio, kion oni parte enmetas en la ingon:
- glavo → glavingo = tubeca objekto, en kiun oni metas la klingon de glavo
- cigaro → cigaringo = tubeto, en kiu oni tenas cigaron por fumi gxin
- sxrauxbo → sxrauxbingo = ringo, en kiun oni sxrauxbas sxrauxbon
- ovo → ovingo = vazeto, en kiun oni metas ovon por gxin mangxi
- piedo → piedingo = ringo, en kiun oni metas piedon por surcxevaligxi kaj rajdi
- fingro → fingringo = fingropinta protekta cxapo uzata dum kudrado
Iafoje la elemento antaux ING ne estas tio, kion oni enmetas en la ingon:
- pendi → pendingo = pendumilo, aparato por ekzekuti homon per pendumo. Oni povus diri, ke pendingo estas mallongigo de pendumatingo (pendumato = "homo, kiun oni pendumas"). Normale oni tamen diras pendumilo.
- ingo = glavingo, ia ajn tenilo kiu parte kovras ion
- ingi, eningigi = enmeti en ingon
- malingi, elingigi = eligi el ingo