Krom literoj oni uzas ankaux helposignojn. Ne ekzistas devigaj reguloj pri ilia uzado en Esperanto. Tial ili estos cxi tie nur suprajxe klarigitaj.
En la frua tempo de Esperanto oni uzis diversaspektajn signetojn inter la partoj de kunmetitaj vortoj por helpi al komencantoj. Tio povas ankoraux aperi en bazaj lernolibroj, sed en ordinaraj tekstoj oni ne plu uzas tiajn signetojn. Foje oni konfuzas tiujn signetojn kun apostrofoj. Ekzemploj de signetoj trovigxas en la sekcio Gramatiko en la Fundamento.
Tiaj cxi helposignoj foje apudigxas, ekz.: ). ") '. '? kaj simile. Tio estas tute en ordo. Iafoje fina punkto de mallongigo renkontigxas kun komo, krisigno aux demandosigno: Kie vi logxas, laboras k.t.p.? Ankaux tio estas bona. Sed kiam mallongiga punkto renkontigxas kun frazofina punkto, oni normale forigas unu el la punktoj: Cxi tie mi logxas, laboras k.t.p.
Latinaj ne-Esperantaj literoj povas aperi, kiam oni uzas alilingvajn vortojn en Esperanta teksto, ekz. proprajn nomojn. Ili estas ankaux uzataj kiel matematikaj kaj alispecaj simboloj. Jen la kvar plej gravaj ne-Esperantaj Latinaj literoj kun siaj Esperantaj nomoj:
Iuj provas uzi W kaj iafoje Y en Esperantaj vortoj. Tio estas eraro. Esperantaj vortoj povas enhavi nur la 28 Esperantajn literojn.
Kiam oni alfabete ordigas vortojn kun ne-Esperantaj Latinaj literoj, oni devas iel envicigi tiujn literojn en la Esperantan alfabetan ordon. La literojn q, w, x kaj y oni povas tiam envicigi laux iliaj kutimaj pozicioj en Latinalfabetaj lingvoj; literojn kun kromsignoj, ekz. á, è, ö, ç, k.s. oni povas meti kune kun la respondaj senkromsignaj literoj; ligajxojn kiel æ oni povas trakti kiel la respondan duliterajxon; la Germanan ß oni povas trakti kiel gxian kutiman anstatauxajxon ss; kaj tiel plu. Laux tiuj gxeneralaj ideoj (kiuj ne solvas cxiujn problemojn) povas ekesti ekz. la jena vicordo: a à á â ã ä å æ (= ae), b, c ç, cx, d ð, e è é ê ë, f, g, gx, h, hx, i ì í î ï, j, jx, k, l, m, n ñ, o ò ó ô õ ö ø, p, q, r, s ß (= ss), sx, t þ (= th), u ù ú û ü, ux, v, w, x, y ý ÿ, z.
Grekaj literoj estas uzataj en Esperanto nur kiel simboloj en matematiko.
Kiam oni atingas la finon de skriblinio, oni povas je bezono trancxi la lastan vorton en du partojn. La unuan parton oni lasas fine de la linio. Post gxi oni metas dividostrekon. La duan parton oni metas komence de la sekva linio:
Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraux la dirita ideo la sam- tempuloj de gxia naskigxo, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke cxion tion cxi elpensis la historio- skribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj.[FK.254]
Noto: La dividostrekoj en la ekzemplo ne aperis en la originala teksto.
Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotrancxado en Esperanto. Oni simple trancxu tiel, ke la rezulto estas facile legebla kaj komprenebla. Multaj ekz. evitas trancxojn, kiuj disigas unu solan literon de vorto aux vortoparto. Oni ekz. preferas trancxi "cxef-urbo" anstataux "cxe-furbo" por ne forigi la solan literon F disde la prefikso CXEF, kaj ankaux cxar ofte estas pli klare, se oni trancxas laux la efektivaj signifohavaj vortelementoj.