Ekssufikso en multaj radikoj por aparatoj aux agantoj: inkubatoro, radiatoro, generatoro, karburatoro, diktatoro, uzurpatoro.
"Aparato". De kelkaj uzata anstataux IL, kiam temas pri komplika aparato auxtomate funkcianta: pumpi → pumpatoro = "auxtomata pumpilo", kalkuli → kalkulatoro, raboti → rabotatoro. Oni ecx proponis la varianton *ADOR*° por ne-auxtomataj konstrumasxinoj: *asfaltadoro*, *elkavigadoro*. ADOR kolizias kun la verbo adori (= "honori kiel diajxon"). Oni esprimu tiajn ideojn per la vortoj aparato, masxino kaj auxtomato, aux simple per la sufikso IL, kiu montras kaj simplajn ilojn, kaj komplikajn masxinojn: pumpmasxino, auxtomata pumpilo, kalkulaparato, kalkulauxtomato, rabotmasxino, asfalt(ad)masxino, elkavigmasxino.